Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/173

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
156
MIRINDA AMO

moŝto dokumentojn de netaksebla valoro. Mi malbenas la haladzan nokton, kiam tiu malvirtulo per glataj vortoj instigis min penadi por imiti la skribmanieron de via princa moŝto. Mi konfesas, ke mi fariĝis viktimo de lia perfida lango (kiu putriĝu en lia buŝo) kaj skribis la leteron, per kiu malvirta dungito sukcesis havigi al li la diritajn dokumentojn. La perfidulo promesis al mi donacon de £50, sed ankaŭ min la diabloregata perfidulo trompis kaj ne pagis; kaj nun mia koro sopiras al venĝo! La malbeninda malvirtulo sciis, ke mi nepre devos forvojaĝi Hindujon en tiu ĉi semajno. Tial li ne pagis. (Sed mi eltrovis vian nomon, ho perfidulaĉo kaj vian adreson, ho malsaĝulaĉo!) Dufoje mi iris al lia loĝejo, sed li mensoge dirigis al mi, ke li ne estas hejme. Lia nomo estas Vilfrido Gallimore, kaj li loĝas ĉe iu sinjorino Brent ĉe la strato Theobald, flanke de la hotelo “Ruĝa Leono.” Malbonaj spiritoj persekutu lin ĝis la centa vivo; lia perfidema koraĉo pleniĝu de nedireblaj mizeregoj! Kiam tiu ĉi malŝatinda letero atingos viajn princajn manojn, mi jam estos for de tiu ĉi lando sur la alta maro. Plej humile via serivalora servisto, N.

Sri Kunwar Kriŝna silentis kaj enpensiĝe fiksis profunde malgajan, sed samtempe nekredeman rigardon sur la leteron. Fine li diris:

— Ĉu tio povas esti vera, aŭ ĉu tio estas ankaŭ trompaĵo? Ne; tio ne povas esti vera; honest-vizaĝa, ĉarma viro kiel Vilfrido Gallimore ne estas kapabla fari tian friponaĵon. Krom tio, lia neordinara horoskopo plene kontraŭdiras tiun eblecon.

Sinjoro Broadbent aspektis tre kompatema kaj malfeliĉa. Li diris:

— Tio ja estus tre neatendita solvo de la mistero, via moŝto. Sed, volu diri al mi, kiel vi povis konstrui lian horoskopon, ne havante precizajn donitaĵojn pri lia naskiĝo?

Sri Kunwar Kriŝna ekrigardis la parolanton; la demando estis farita per iom aserta tono, kaj pensigis lin. — Mi havas sufiĉe precizajn detalojn por determini