Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/176

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
159
MIRINDA AMO

faras sufiĉe granda vian ŝancon eltrovi la perfidulon. Se vi volas . . .

— Ne, sinjoro Broadbent, mi ne volas starigi polican elserĉadon. Mi unue volas zorge pripensi tiun ĉi treege malĝojan aferon.

Leo Broadbent rimarkis, ke la princido fariĝas pli kaj pli enpensa kaj silentema. Pensante, do, ke li jam gajnis sufiĉe da poentoj hodiaŭ vespere, kaj ke konsilinde estos, lasi la malfeliĉulon primediti la kapricecon de la sorto, li ĝentile adiaŭis lin.

Fine Sri Kunwar Kriŝna estis sola. Li sopiris al soleco, kaj la malvarmkoreco de la advokato akre malakordiĝis kun lia brulanta animo. Li iris en la studejon, kies larĝaj fenestroj donis vidon sur la ĝardenon, kaj ŝlosis post si la pordon. Lia koro estis disŝirita kaj plenigita de la plej maldolĉa angoro. Kiel multe da sortobatoj lin frapis en rapida sinsekvo! Kaj nun . . . ĉu vere lia plej kara espero tiel kruele terenĵetiĝis? Li malfermis fenestron kaj elrigardis en la nokton. La ĉielo estis bela kaj klara: jen inter du juglandujoj brilis la konstelacio de Oriono kaj, pli alte, tiu de la Liro.

— Ho, vi steloj, — li ekĝemis, — karaj kunuloj de multaj maldormaj noktoj, klarigu al mi tiun teruran misteron! Ho, vi, eterna, mistera estaĵo, laŭ kies ordonoj la steloj regadas la homan sorton, forpelu el mia bolanta animo tiun ĉi teruran mallumon. Ho, dia enkorpiĝo, kies sanktan nomon mi portas, renaskiĝu en mia animo, por ke ĝi ree pleniĝu de feliĉo!

Sed venis nenia respondo, nenia konsolanta certigo, ke iel tiuj mallumaj animombroj forpasos. La steloj aspektis strange malvarmaj, silentaj, sensentaj. Kiom li amis tiujn brilajn estaĵojn, kaj kiom li antaŭe ĝuis ilian amikecon! Kaj nun ili ŝajnis moki lin. Ilia antaŭe plaĉa, feliĉiga rideto ekfariĝis malbela grimaco. Kontraŭvole ekstariĝis en liaj pensoj dubo, ĉu ne troviĝas iu neperfektaĵo en lia sistemo; ĉu ne . . .

— Ho, miaj dioj, — li ekĝemis, penante kontraŭbatali senton de malespero, — ĉion alian, nur ne tion; forigu