Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/179

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
162
MIRINDA AMO

monduloj? Kiom do valoras tiu prifanfaronita filozofio kaj ŝajna altanimeco? Liaj pensoj pli kaj pli maldolĉiĝis. Fine li diris al si: — Vi plene meritas tion, malsaĝulo, ambiciulo!

Kiam li venis hejmen, ŝajnis al li, ke lia bonkora, patrina dommastrino, sinjorino Brent, kondutis je li kun malpli da koreco ol kutime, kvazaŭ ia suspekto regas ŝin. Klaro, la servistino, metante sur la tablon lian vespermanĝon, estis, kontraŭkutime, senvorta. Kelkfoje ŝi ekrigardis lin per siaj senkulpaj okuloj kun videblaj miro kaj kompato. Tio koleretigis Vilfridon kaj paroligis lin kun tute nekutima malafableco. Post la vespermanĝo li volis enprofundigi sin en la studon de nove aperinta verko pri antikva, greka arĥitekturo por ŝanĝi la pensojn, sed apenaŭ li malfermis la bele binditan volumon, kiam envenis Klaro kaj kun sentvundita mieno, senvorte, metis antaŭ li leteron. La adreso estis skribita laŭ bela sinjorina skribmaniero, kaj la letero estis ŝajne alportita de speciala sendito. Instinkte li tuj rilatigis la skribaĵon kun la insulto ricevita en la domo de siaj ŝajnamikoj en Mayfair. Scivole li do malfermis la leteron; sed li ne estis preparita por surprizo tia, kian ĝi faris al li. Li legis:

— “Kara sinjoro Gallimore. — Volu kredi, ke mi treege ĉagreniĝas pro la nepardonebla malakcepto, kiun oni faris al vi hodiaŭ en nia domo, kaj kiu, mi estas certa, plenigis vin de doloro kaj indigno. Mi volas nur iom klarigi — nesenkulpigi — tiun tre bedaŭrindan okazintaĵon. Princido K. K. kune kun sinjoro L. B. kulpigas vin pri terura, nekredebla afero. Kiel vi memoros, la princido montris al vi iujn gravajn dokumentojn, per kiuj li tre esperis gajni sian proceson. Ili diras, ke ili posedas nekontraŭdireblajn pruvojn, ke vi ŝteligis tiujn dokumentojn. Dum via foresto kun la princido en la graflando Norfolk venis en la domon de K. K. nekonata viro, kiu transdonis al Roŝan, la ĉefservisto, leteron, ŝajne skribitan, hindustane, de l’ princido, sed kiu, efektive, estis falsaĵo. Per tiu ĉi letero kaj sciante precize, kie troviĝas