Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/181

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
164
MIRINDA AMO

ja estas ano de la advokata firmo, kiu kondukis la aferon de la hinda kompanio kontraŭ la princido. Kompreneble tio estas la plej bona plano. Kalumnii min ĉe miaj amikoj estas ja procesebla ago, kaj ĝi fariĝos multekosta afero por la hindo kaj sinjoro Broadbent.

Sed iom post iom li fariĝis pli trankvila en la konscio de sia senkulpeco. Ree venis al li en la pensojn la vortoj de la princido, ke oni devus senplende suferi personajn maljustaĵojn. — Ba! Tio estas nur malplena, supraĵa maksimo de la hinda filozofo, laŭ kiu li mem ne agas. Tamen li ne povis ne konfesi al si, ke li tiam tute konsentis kun tiu principo kaj decidis ĝin alpreni.

Dum longa tempo Vilfrido sidis en sia apogseĝo meditante. Antaŭ liaj internaj okuloj staris la bildo de la hinda sinjoro. Revenis en lian memoron ties ĉarma ĝentileco, liaj kortuŝaj paroladetoj kaj lia aspekto de senduba sincereco. Ju pli li meditis, des pli li konvinkiĝis, ke la princido estas viktimo de iu lerta fripono, kiu estas, samtempe, lia malamiko. Kaj tiu malamiko povas nur esti Leo Broadbent! Leo Broadbent, la frato de lia dolĉa Flora! — Ĉu ŝi kredus je lia kulpo? Ĉu fraŭlino Lambert? Neniam! Ne eĉ unu momenton. Por li estis esperiga konsolo, ke almenaŭ unu persono, krom tiuj, kredis je lia senkulpeco, bonkora, noblanima fraŭlino Parkinson.