Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/182

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO XI

Dum la matenmanĝo, la sekvintan tagon, Vilfrido ree pripensis, kion li faros. Ĉiuokaze, li devos konsiliĝi kun sinjoro Eldridge; certe lia onklo riproĉus lin, se li ne farus tion. Tamen li sentis malinklinon al proceso pro konvinko, ke iu trompis la princidon kaj pro timo fariĝi malkaŝa malamiko de la frato de Flora. Sed, kiu trompis la princidon? Kiu ŝtelis aŭ ŝteligis la dokumentojn? Nur du personoj ja, laŭ la diro de la hindo, sciis ion pri ili; li kaj Leo Broadbent! Aŭ li, aŭ la frato de Flora! La penso estis tro terura!

Dum tiuj pensoj okupis lian kapon, envenis en la ĉambron la servistino, alportante leteron. Ĝi venis el Long-Seaton, kaj la adreso estis skribita de sinjorino Jenkins. — Stranga afero! Leginte la unuajn kelkdekajn vortojn, Vilfrido ekĝemis, metis la kapon sur la brakojn kaj ekploris. La letero enhavis la novaĵon, ke lia onklo post nur dutaga malsano subite mortis.

Ankoraŭ kruela sortobato! Lia kara, bonkora onklo Silaso ne plu kun li! Li forlasis lin en la momento, kiam li pleje bezonis liajn kunsenton kaj helpon. Sentoj de soleco kaj senespero ekplenigis lian koron; sento kvazaŭ tiu ĉi profunda malgajeco neniam forpasus, kvazaŭ li ne dezirus, ke ĝi forpasu.

Tri tagojn poste Vilfrido staris ĉe la nova, florkovrita tombo de l’ onklo. Malĝojaj, maldolĉaj pensoj regis lian koron. Tie li troviĝis antaŭ amaso da malfacilaj, maltrankviligaj demandoj kaj problemoj: Ĉu iam li revidos sian karan patrecan amikon, al kiu li tiom ŝuldis? Aŭ ĉu, laŭ ties ĉiama aserto, tio estas la fino de ĉio? Ĉu vere la animo, la personeco de la onklo tute ĉesis ekzisti? Ne, ne, tion li ne povas, ne volas kredi! La tombo ne povas esti la fino de ĉio, kaj nenio transe; — nenio. Ame li sopiris iam revidi la karan viron. Sed se la tombo ne

165