Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/184

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
167
MIRINDA AMO

ante en la okulojn de Vilfrido kun profunda kompato kaj ama konfido, la virino respondis:

— Mi ne miras. La kalumnio jam disvastiĝis ĉi tie, kaj famsemantoj faris la ceteraĵon, karulo.

— Vere, — demandis la junulo, unue paliĝante kaj poste ruĝiĝante pro kolero, — ĉu tiu malica mensogo jam trovis sian vojon ĉi tien? En tio mi klare vidas la malnoblan, malamikan agon de l’ elpensinto de la kalumnio kaj de l’ farinto mem de la krimo. — Poste, kun emocio rigardante en la vizaĝon de la virino, li demandis: — Vi do ne kredas je mia kulpo, karulino?

— Vilfrido! — trankvile respondis la patrino per voĉtono, kiu, samtempe, montris malĝojon, amon kaj riproĉon, — mi konas vin tro bone.

— Kaj Flora?

— Ni ne bezonas maltrankviliĝi pri tio unu momenton. En ŝiaj okuloj vi estas enkorpiĝo de ĉio bona kaj nobla. Leo jam antaŭe venenis la pensojn de la gepatroj de Flora kontraŭ vi, kaj avertis ilin pri via aroganteco levi viajn malnoble naskitajn okulojn al ilia filino. Nuntempe Flora nur tre malofte povas veni. Des pli mi ŝatas la maloftajn vizitojn de la dolĉa knabino. Ŝi estas por mi vera trezoro. Tuj post la sciigo pri la morto de via onklo ili forsendis ŝin al Fairmead por viziti onklinon, sed mi ne dubas, ke la celo estis malhelpi renkontiĝon inter vi.

— Ĉu ŝi scias pri la kulpigo?

— Sendube. Ŝi skribis al mi mallongan leteron antaŭ sia foriro, sed ne aludis pri tiu ĉi afero, verŝajne por ne ĉagreni min. Ĉu vi penos vidi ŝin?

— Jes, mi devas vidi ŝin. Mi volas diri al ŝi, ke ŝi devas rigardi sin libera tiel longe, kiel tiu ĉi suspekto pri malnoblega krimo kuŝas sur mi.

— Mia kara knabo, — diris la patrino per voĉo tremetanta pro emocio, — Dio gvidu vin ambaŭ. Mi ne dubas, ke, je l’ fino, ĉio klariĝos.

Laŭ peto de fraŭlino Lambert Vilfrido rakontis al ŝi la iradon de la tuta afero, tia, kia li ĝin konis. Longe ili