Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/185

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
168
MIRINDA AMO

estis kune; priparolante la malĝojajn okazintaĵojn de la lastaj tagoj. Iliaj koroj ankoraŭ pli firme kuntiriĝis per ama simpatio kaj plena konfido. Ambaŭ eĉ konsciis pri sento de feliĉo pro amo profundigita, per ĉi tiuj sortobatoj. La patrino konsilis al Vilfrido, ke li ne metu la aferon en la manojn de Sinjoro Eldridge, sed ke li skribu leteron al la princido, certigante lin pri lia senkulpeco kaj petante de li permeson viziti lin. Tion Vilfrido promesis fari.

Antaŭ la foriro Vilfrido ree penis konsentigi sian amikinon transloĝiĝi en pli komfortan kaj agrablan loĝejon, sed ŝi ne volis konsenti.

— Ne, mia kara Vilfrido, — ŝi diris ame, — ne penu ŝanĝi mian decidon. Kredu al mi, mi tre ŝatas la bonkorecon, kiu instigas vin, kaj mi varme dankas vin; sed, vi vidas, karulo, mi jam pasigis en tiu ĉi bela ĉambro dek ok feliĉajn jarojn. Mi havas nenian deziron forlasi tiujn ĉi kvar murojn, kiuj por mi enfermas teran ĉielon, se nur . . .

— Se nur . . . nu, se nur . . .?

— . . . Se nur, — daŭrigis la pala virino per iom tremetanta voĉo, — vi kelkfoje vizitos min.

Vilfrido ekprenis la blankan manon de la amata virino, premis ĝin al siaj lipoj kaj fervore respondis:

— Kara fraŭlino Lambert, kiajn trezorojn la mondo nun por mi entenas, krom vi kaj Flora?

Du larmoj, naskitaj de feliĉo, elverŝiĝis el ŝiaj okuloj kaj malrapide malsuprenglitis sur la palaj vangoj: Dankon, karulo — ŝi flustris. Sed tuj la sopiro ĉirkaŭbraki la karegan knabon kaj diri al li, ke ŝi estas lia patrino, ree fariĝis preskaŭ nevenkebla. Sinjoro Hutton nun estas mortinta. La danĝero, do, ke Vilfrido eltrovos ŝian historion ne estus tiel granda; li ne faros elserĉadon, se ŝi petus lin, ke li lasu la pasintaĵojn enterigitaj. Eble la junulo, en la nuna tempo kaj la danĝera stato de sia animo, bezonas pli ol iam gvidantan manon de patrino. Ĉio ĉi tio rapide trapasis ŝiajn pensojn, sed same rapide la turmentita koro ekregis sin: — Ne, mi ne devas cedi