Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/186

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
169
MIRINDA AMO

al tiu sopiro, mi ne devas riski la sekvojn. Nun mi posedas, kiel lia amikino, lian sinceran amon kaj respekton; kiel patrino kun dubinda pasinteco, eble mi perdus ilin.

La ordigo de la aferoj de la mortinta onklo okupis, kun la helpo de juristo el Romford, nur kelkajn tagojn. Vilfrido heredis la tutan propraĵon de la lernejestro, krom testamenta donaco de £25 al sinjorino Jenkins. Tiu heredaĵo, kiu plejparte konsistis el akcioj de stanminejoj en la duklando Cornwall, liveros al li, laŭ kalkuloj de la romforda juristo, ĉirkaŭ £80 jare. Sinjorino Jenkins decidis tuj reiri en sian naskiĝurbon en la graflando Devon por fini siajn tagojn inter la parencoj. Ŝi estis tre kontenta forlasi Long-Seaton, kie neniam ŝi sentis sin feliĉa. Tamen la disiĝo por ĉiam de Vilfrido estis por ŝi tre dolora, ĉar la kutime malgaja, plendema virino sincere amis lin.

Vizitinte, la lastan fojon, fraŭlinon Lambert, Vilfrido vojaĝis per luveturilo el Romford al Fairmead en la espero iel okazigi intervidiĝon kun Flora. Li alvenis en la kvietan vilaĝon ĉirkaŭ la vespero kaj luis ĉambron en la sola malgranda hotelo. Per lertaj demandoj li baldaŭ eksciis de komunikema gastejomastro, ke sinjorino Oldfield, la posedantino de “la malnova domego” havas junan gastinon, nevinon kaj ĉarman knabinon. La viro elokvente priskribis la pentrindan, kovritan de hedero konstruaĵon kaj tre antikvan turon, restaĵon de antaŭa kastelo, al kiu la nuna domo estis alkonstruita. Vilfrido montris grandan intereson pri tiuj ĉi pentrindaĵoj kaj esprimis deziron, se tio estas permesata, skizi ilin la sekvintan matenon. La hotelmastro certigis Vilfridon, ke sinjorino Oldfield estos fiera permesi al artisto el Londono skizi ŝian domon. Li mem morgaŭ matene parolos al ŝi.

Tiel okazis, ke la sekvintan matenon Vilfrido sidis sur benko, en granda, ŝtonpavimita korto, skizante vere pentrindan konstruaĵon, kiu tre interesis lin pro la malsamaj arĥitekturaj stiloj, uzitaj sen ia perceptebla plano.