Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/188

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
171
MIRINDA AMO

liberiĝis el lia ĉirkaŭpreno, — mi tiom malĝojas pro via malfeliĉo! — ŝiaj lipoj ektremetis, kaj ŝiaj okuloj pleniĝis de larmoj.

— Dankon, virineto, — respondis malgaje la juna viro, ekprenante la manon de la knabino. — Mia koro estas plena de malĝojo pro pli ol unu kaŭzo, Flora.

— Mi scias. Mi ne nur priploras kun vi la perdon de l’ onklo, sed ankaŭ mi . . . ho! rompiĝas al mi la koro pro tiu terure maljusta kulpigo . . .

— Vi do ne kredas, ke mi povas esti ŝtelisto, karulineto?

— Vilfrido! — la voĉo de Flora estis plena de riproĉo kaj kareso. — Kiel vi povis pensi, ke mi eĉ unu momenton kredas vin kapabla je tia hontindaĵo?

— Vilfrido ridetis malgaje:

— Ne, virineto, — li diris, — mi ne pensis, ke vi kredas min kulpa, sed mi tre deziris aŭdi vin diri tion. Tio estas terura afero, Flora, kiu forte maltrankviligas min.

— Sed, certe, vi baldaŭ sukcesos forigi de vi tiun ĉi malbelan suspekton; ĉu ne?

— Mi esperas, ke jes; sed ekzistas cirkonstancoj, kiuj igas tion tre malfacila.

— Kiaj cirkonstancoj, Vilfrido?

— Se restos al mi sufiĉe da tempo, mi klarigos ilin al vi, se ne, kara fraŭlino Lambert rakontos al vi la aferon laŭ nia nuna scio. Ni tre longe kaj detale priparolis ĝin dum la lastaj tagoj.

— Bedaŭrinde mi povas resti nur malmultajn minutojn. Mi jam atendis vin ĉi tie en la daŭro de tri kvaronoj da horo. Ni tagmanĝas tre frue, kaj la onklino iom dormetas poste, kiel vi saĝe konjektis. Ŝi petis min, ke mi legu al ŝi post ŝia dormeto.

Momenta feliĉa rideto, kiun la naiva parolmaniero de la knabino kaŭzis sur la vizaĝo de Vilfrido, malaperis.

— Nu, — kara knabino, — li diris, malĝoje rigardante en ŝian vizaĝon, kiu tuj simpatie alprenis la saman malĝojan kaj seriozan aspekton, — mi diru do tion, kion mi venis por diri. Flora, tiel longe, kiel restas sur mia