Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
2
MIRINDA AMO

rompis alveno de aro da bruaj infanoj, vilaĝanaj knaboj kaj knabinoj.

La plej granda el la knaboj, marŝanta kelkajn paŝojn antaŭ la ceteraj, levis la manon kaj diris:

— Aŭskultu, kamaradoj! Jen li estas, en la malnova, ŝtonminejo. Silenton! — Kaj al knabineto, kiu ne tuj obeis lin, li ekkriis: — haltigu vian bruaĉon, Marinjo; aŭskultu!

Alia, pliaĝa knabino, portanta sur unu brako dikan, ruĝvangan infaneton kaj kondukanta same ruĝvangan knabeton per la alia mano, diris riproĉe:

— Vi faras pli da bruaĉo ol ni ĉiuj kune, Joĉjo. Vilfrido sendos vin for; vi scias, ke, la lastan fojon, li preskaŭ faris tion.

Joĉjo, neĝentila knabo kun flameruĝaj haroj, iom malpura bluzo kaj trogranda pantalono, ŝajne farita el eluzita vestaĵo de l’ patro, tute ne atentis la averton de la admonema knabino, sed triumfe kriis:

— Ĉu mi ne diris al vi, ke li estas tie? Venu, ni eniru per la malnova enirejeto.

Li antaŭiris, kaj liaj gekunuloj, ok aŭ naŭ diversaĝaj infanoj, sekvis lin tra malnova, evidente malofte uzata barilpordego. Vojeto, verda kun surkreskinta herbo, kondukis ilin al kvieta, soleca loko. Tio estis iama malgranda ŝtonminejo, verŝajne forlasita baldaŭ post la komenco de la laboro pro nesufiĉa profito. Sur ĝia fundo kaj parto de la iam krutaj deklivoj jam surkreskis abundo da diversspecaj kreskaĵoj. Tiu ĉi malplenejo estis ĉirkaŭita ĉe ĉiuj flankoj de arboj kaj arbetaĵoj, escepte tie, kie troviĝis, en neniu sciis kiel antikva tempo, veturila alirejo. Tiu ĉi luma interspaco donis ĉarman vidon al proksimaj kampoj kaj montetoj, kvazaŭ prezentante belan, enkadrigitan per folioj pejzaĝon.

Post mallonga ĉirkaŭrigardo la infanoj trovis la objekton de la serĉo, la violonludanton. Tiu ĉi estis dektrijara knabo, kuŝanta sur herbokovrita terpeco. Ĉe lia flanko troviĝis liaj violono kaj arĉo kaj, iom pli