Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/190

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
173
MIRINDA AMO

plu. Ĉu tiu ĉi adiaŭo estas porĉiama? Lia tuta animo alkroĉiĝis al la espero, ke ne. Tamen li firme decidis ne renovigi interkomunikiĝon kun la knabino, antaŭ ol lia nomo estos purigita je tiu makulo. Sed ne malpli firma estis lia decido sin montri inda . . . , eĉ en la fieraj okuloj de la Broadbent’a familio. Poste li rapide foriris, revenis en la hotelon kaj ordonis, ke oni pretigu veturilon. La saman vesperon li atingis la urbon Oksfordo kaj, la sekvintan vesperon je malfrua horo, sian loĝejon en Londono.

• • • • • •

Tri tagojn antaŭ la reveno de Vilfrido en Londonon, Roŝan, la hinda servisto, anoncis al sia mastro viziton de fraŭlino Parkinson. La princido staris en sia skribejo, ĉirkaŭita de aro da kestoj kaj kofroj, en kiujn li estis pakanta diversajn objektojn, jam pretigitajn por la enpakado. Kontenta rideto anstataŭis la malgajan mienon de lia bruna, alloga vizaĝo, kiam li salutis la venintinon, sidantan en la antaŭĉambro.

— Fraŭlino Parkinson! — li gaje ekkriis, — tio estas tre altŝatinda honoro! Via adiaŭo ĝuste antaŭ mia enŝipiĝo certe rapidigos kaj feliĉigos mian vojaĝon.

Doroteo Parkinson ĝentile kaj bonhumore respondis: — Mi estos tre kontenta, via moŝto, se mia vizito havos tian feliĉan sekvon, sed mi venis por priparoli kun vi la teruran kulpigon kontraŭ sinjoro Gallimore. Ĉar mi estas neskueble konvinkita pri lia senkulpeco, mi sentas, ke estas mia devo almenaŭ peni por malkovri tiun misteron.

Ŝi sidis sur rektdorsa seĝo, iom altkreska, beltalia kaj eleganta figuro, memkonscia kaj decidema. El ŝia alta, plumornamita ĉapelo, kiu havis la formon de fasko da silkaj tubetoj kaj kies rando kaŝis ŝian frunton, vidiĝis bela, inteligenta vizaĝo kaj paro da penetremaj okuloj. Kvar longaj, beletaj harbukloj pendis sur ŝiaj vangoj kaj kovris la orelojn.

Sri Kunwar Kriŝna mire kaj enpense rigardis, dum momento, la gracian kaj elegante vestitan junan sinjor-