Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/191

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
174
MIRINDA AMO

inon kaj respondis per voĉo, en kiu malĝojo kaj espero penis superi:

— Mia honorata sinjorino, nenio, kredu al mi, donus al mi pli grandan ĝojon, ol eltrovi, ke mi eraris pri tiu malfeliĉa afero, sed se vi scius ĉiujn detalojn, vi ne estus tiel certa.

— Mi posedas ĉiujn sciatajn detalojn de sinjoro Broadbent mem.

— Kaj ĉu vi bonvole permesos al mi pensi, ke, eble, vi estas iom tro antaŭjuĝema? Virinoj tre ofte estas antaŭjuĝemaj.

— Eble; sed pardonu, via moŝto, — rediris la sinjorino, ridetante, — ne pli antaŭjuĝema, ol vi mem.

La trankvila memkonfido de la juna virino mirigis la hindon:

— Sur kio, do, vi bazas vian opinion, fraŭlino Parkinson? — li demandis.

Doroteo Parkinson ekruĝiĝis kaj penis kaŝi la vizaĝon sub la rando de la ĉapelo. Post momento ŝi respondis:

— Sur kono de la karaktero de ambaŭ viroj, intuicia kono, se vi volas.

Sri Kunwar Kriŝna ridetis maldolĉe, dirante:

— Jes, honorata fraŭlino, mi kredas pli firme, ol oni kredas ordinare, je intuicia ekkono, sed mi trompiĝis pli ol unu fojon. Bedaŭrinde nur unu el du personoj — laŭ la plej granda verŝajneco — povas esti la krimulo.

— Mi scias, princido, mi scias: vi elektis unu alternativon kaj mi la alian.

— Mi nur faris elekton post longa, zorga pripensado, kiam mi tute ne povis eviti la konkludon, kiun mi formis. Kredu al mi, kara sinjorino, tiu konkludo kaŭzis al mi grandan, tre grandan ĉagrenon.

— Ĉu vi bonvolos, via moŝto, sciigi al mi per malmultaj vortoj la ĉefajn faktojn, kiuj devigis vin formi la diritan konkludon?

— Plezure, fraŭlino Parkinson. Unue, mi volas sciigi vin, ke, pro gravaj kaŭzoj, kiujn ni ne bezonas nun priparoli, estis mia granda deziro, ke sinjoro Gallimore