Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/192

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
175
MIRINDA AMO

konsentu akompani min al Hindujo. Li plene esperigis min, ke li konsentos, sed, subite, kontraŭatende, li rifuzis. Antaŭnelonge, preterpasante la oficejon de la advokatoj de la malamika kompanio, mi ekvidis la junulon starantan ĉe la fenestro kaj parolantan kun unu el la firmanoj, sinjoro Eldridge.

— Ho, — interrompis lin la juna virino, — sinjoro Eldridge, aŭ pli ĝuste ties mortinta patro, estis intima amiko de l’ patro de sinjoro Gallimore, kaj la firmo nun administras lian heredaĵon.

— Ho, — diris surprizite la princido, — mi ne sciis tion!

— Ĉu sinjoro Broadbent sciis, ke vi vidis sinjoron Gallimore en tiu oficejo?

— Jes.

— Volu daŭrigi, via moŝto.

— Du-tri tagojn antaŭ nia kuna vojaĝo al Norfolk Vilfrido petis min, ke mi skribu en lian albumon ian monografon aŭ versaĵon en mia gepatra lingvo aŭ, prefere, hindustane. Tion, kompreneble, mi volonte faris.

— Nu, tio ne estas strangaĵo. Efektive mi jam intencis peti de vi la saman favoron.

— Poste dum nia foresto, alvenis la dungita fripono kun la falsita letero, montrante lertan imitaĵon de mia skribmaniero. De tiu tempo Vilfrido ne plu vizitis min. Mi petis lin letere, ke li venu. Li ne venis, eĉ ne por senkulpigi sin. Li ne ĉeestis la juĝan aŭskultadon, pri kiu, li diradis, li treege interesiĝas. Li eĉ ne venis por sciiĝi pri la finrezultato de la proceso. Poste mi ricevis la duan leteron de la falsisto, per kiu li perfidis la instiginton de la krimo. Tiu ĉi letero, kiu estis ankaŭ hindustane skribita de la sama mano, havas ĉiun verŝajnecon esti malfalsa. La skribinto diris, ke, eltrovinte la loĝejon de la sinjoro, kiu petis lian kunlaboradon, li pli ol unu fojon penis vidi lin tie. Mi farigis informpetojn ĉe la dommastrino de la junulo kaj sciiĝis, ke la diro de la skribinto estas vera.

Fraŭlino Parkinson denove interrompis la princidon, dirante seke: