Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/197

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
180
MIRINDA AMO

tempon. Fine ŝi respondis fervore: — Mi faros mian eblon kun la helpo de Dio, Filipo.

— Brave. fratino mia! Mi scias, ke via koro estas bona, kaj via volo forta; sed vi devas eklerni multajn lecionojn ĉi tie. Ekzemple, tiaj elegantaj vestoj estas tute netaŭgaj, kaj tiuj blankaj, delikataj manetoj devos kutimiĝi al humila bonfarado.

Senkonscie la knabino ekrigardis la manojn ambaŭflanke, sed, momenton poste, ekparolis decideme:

— Negrave. Mi faros ĉion por kontentigi vin. Filipo, mi vizitis la princidon hodiaŭ posttagmeze. Li forvojaĝos morgaŭ.

— Efektive, Doroteo? Ĉu la gepatroj donis al vi permeson tion fari?

— Ne, Filipo; ili rifuzus.

— Doroteo!

— Filipo, — la juna virino parolis rapide kaj ekscite, — vi scias, ke ni — t.e. la gepatroj kaj Karlo — faris al sinjoro Gallimore tre grandan maljustaĵon. Ni kondutis kontraŭ li kvazaŭ li estus jam kondamnita krimulo. Mi estas firme konvinkita, ke li estas senkulpa. Mi vizitis lin — la princidon — por sciigi lin pri tiu ĉi konvinko kaj pri mia deziro peni por pruvi lian senkulpecon. Ankaŭ mi volis havigi al mi kiel eble plej multajn detalojn kaj materialon por mia elserĉado. La rezultato de mia vizito estas tre kontentiga: Mi sendube starigis en la kapo de l’ princido ioman dubon, pri la kulpeco de Vilfrido Gallimore. Li ankaŭ pruntedonis al mi la du hindustanajn leterojn, pri kiuj vi jam aŭdis. Kion vi pensas? Kiu el la du viroj, Leo Broadbent kaj Vilfrido Gallimore, estas pli verŝajne la krimulo? Ĉar estas certe, ke unu el ili estas kulpa.

La juna pastro aŭskultis kun surprizo:

— Vere, Doroteo, — li respondis, — mi ne estas kompetenta juĝi inter tiuj du viroj; mi ne konas ilin sufiĉe bone. Certe, sinjoro Gallimore faris sur min tre bonan impreson, kiel sincera, altanima junulo. Sinjoron Broadbent mi konas ankoraŭ malpli, sed mi pensas, ke