Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/199

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
182
MIRINDA AMO

radoj sur malglate pavimitaj veturilvojoj, murmuro de multaj voĉoj de homoj, kiuj, eĉ je tiu malfrua horo, vendadis kaj aĉetadis sur la stratoj. Iafoje ŝi aŭdis akran krion de virino aŭ koleran voĉon de ebriulo. Iafoje facila vento portis al ŝi malagrablajn odorojn de multaj pli-malpli distingeblaj specoj, el kiuj nur unu estis sufiĉe pikanta, tiu eliranta el vendejo de frititaj fiŝoj. Sed iom post iom ŝi ĉesis rimarki la murmurantajn bruojn kaj la atakojn kontraŭ ŝia delikata flarsento.

— Kiel stranga estas, — ŝi pensis, — tiu ĉi amo al junulo, kvar, preskaŭ kvin jarojn pli juna ol ŝi mem! Sed Vilfrido estas ja super siaj jaroj serioza kaj sperta viro. Lia vireca eksteraĵo, lia pasia amo al la muziko kaj lia bonedukita, inteligenta kapo allogis ŝin de l’ komenco. Iom post iom tiu allogiteco, senkonscie, maturiĝis je vera amo. Nur okaze de tiu maljusta kulpigo ŝi ekkonsciis, kiel profunda estas tiu amo. Sed — iom malgaje diris al si la knabino, — Vilfrido neniam montris, ke li redonas, eĉ en malgranda mezuro, ŝian amon. Eble li eĉ ne suspektas ion pri ĝi. Li ĉiam kondutis je ŝi tre ĝentile kaj kore, kvazaŭ ŝi estus pliaĝa kuzino lia. — Ĉu ŝi povos gajni lian amon nun per kunsento kaj sindonemo? Kial ne, se lia koro estas ankoraŭ libera? — Nenio ja estis dirita, kio supozigas al ŝi la malon. Li estis nur dekokjara knabo, kiam li forlasis Long-Seaton. — Ĉu ŝia amo venkos? — ŝi penis kredigi sin, ke ŝi sukcesos, ke la estonteco estos plena de feliĉo, tamen ŝi ne povis tute forpeli el la koro nedifineblan malgajecon.

Nun ankoraŭ demando sin altrudis, postulante tujan decidon: Ĉu ŝi ree skribos al Vilfrido por inviti lin viziti la pastrejon; aŭ ĉu ŝi petos la fraton, ke li skribu? — Post kelkminuta pripenso ŝi opiniis, ke pli dece estos, ke Filipo skribu. Jena komenco de letero estos tre taŭga: — Mia fratino kaj mi estos tre feliĉaj, se . . . k.t.p.

Pensante pri Vilfrido, Doroteo ne povis ne pensi ankaŭ pri la alia viro, Leo Broadbent. La hinda