Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
3
MIRINDA AMO

malproksime, pajlĉapelo. Li kuŝis sur la dorso kun ambaŭ manoj interplektitaj sub la malantaŭo de l’ kapo, fikse kaj reve rigardante la kelkajn malpezajn de la subiranta suno rozkolorigitajn nubetojn. La knabo estis bone vestita, kvankam per iom tro mallongaj kaj mallarĝaj vestoj. Evidente li kreskis pli rapide, ol li eluzis siajn vestaĵojn. La vizaĝo, kiun li malrapide turnis al la venintaro, estis plaĉa, ronda kaj sanoplena, kaj ĝiaj trajtoj montris pensemon kaj bonkorecon, sed, samtempe, firmecon de l’ karaktero, eĉ pli grandan, ol oni ordinare rimarkas ĉe knaboj dektrijaraj. La rigardo de malkontenteco, kiun lia vizaĝo akceptis, kiam li ekvidis la amaseton da infanoj, estis pli ŝajnigita ol reala. Leviĝinte ĝis sidanta teniĝo, li demandis iomete malafable:

— Nu?

La ruĝkapulo, kiu ĝis tiam prenis sur sin la rolon de estro kaj despota leĝdonanto, ŝteliris en la malantaŭaĵon, ŝajnigante, ke li ne rimarkis, ke tiu ĉi demando aldirektiĝas al li. Tiam la knabino, kiu antaŭ kelkaj minutoj faris al li la merititan riproĉon, diris ĝentile:

— Ĉu vi jam finis ludi vian violonon, Vilfrido?

La tono de tiu demando kaj la teniĝo de la grupeto da infanoj montris, ke ili kondutadas antaŭ la muzikanto ne nur kun respekto kaj admiro, sed ankaŭ kun amo.

— Jes, — respondis la knabo iom pli afable, — mi jam finis. Mi ludis du horojn kaj nun mi estas laca de ludado.

Tiu ĉi diro videble malgajigis la infanojn. La sama knabino ree parolis:

— Rakontu al ni do, mi petas, unu el viaj belaj rakontoj, Vilfrido.

La knabo sidanta sur la herbo ridetis, kontraŭvole. Li volis ŝajnigi tediĝon, kvankam li ne povis ne esti kontenta pro la peto.

— Ho, jes, faru tion, — ekkriis samtempe seso da infanoj. — Ho, jes, — ekkriis ankaŭ la ruĝkapulo, — daŭrigu vian rakonton pri la princido kaj la rabistoj.

— Ne, Vilfrido, — plende diris la knabino, kiu vartis