Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/201

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
184
MIRINDA AMO

lencis lin, sed li klare sentis, ke mankas ilia kutima koreco; precipe sinjorino Brent montris, eble kontraŭvole, rimarkeblan sindetenemon. La ĉiam por li tiel bonkoran, patrinecan virinon evidente regis ĉagreno, krom kunsento kun li pro lia subita perdo. Li povis nur konkludi, ke ankaŭ la pensoj de ĉi tiuj amikoj veneniĝis kontraŭ li.

Kun ankoraŭ pli malgaja koro Vilfrido reiris, la sekvintan matenon, al sia laboro. Tamen streĉa okupado pri ellaboro de desegnaĵoj por nova kampara domego forgesigis al li dum kelka tempo lian ĉagrenon. Lian laboron interrompis la eniro en la oficejon de sinjoro Davis, la pliaĝa el liaj du estroj. Li estis dika, bonkora maljunulo, kiu tre estimis Vilfridon kaj havis altan opinion pri lia kapableco kiel arĥitekturisto. Sinjoro Davis forestis de Londono en la daŭro de la lastaj tri monatoj, pro profesiaj aferoj, en la graflando Nottingham kaj ĵus revenis.

— Ho, bonan tagon, sinjoro Gallimore, — li ekkriis gaje, — jen mi estas returne. Kiel vi fartas? Nu, dum mia longa foresto vi ja plenaĝiĝis, — ĉu ne? — kaj nun ni devas plenumi nian promeson, fari vin membron de nia firmo. He? Bone. Mi priparolos la aferon kun sinjoro Fort kaj poste mi vokos vin en nian oficejon. Mi jam malnete redaktis kontrakton.

Dirinte tion, li bonkore ekbalancis salute la kapon kaj lasis Vilfridon al liaj pensoj.

Tiu ĉi atendis unu horon, du horojn, sed la atendita voko ne okazis. Dum kelka tempo la antaŭvido de honora stato en lia profesio agrable okupis liajn pensojn, sed, iom post iom, la longa atendo ree plenigis lin je malgajaj korpremantaj sentoj. Fine la pordo de la privata oficejo malfermiĝis, kaj sinjoro Davis, aspektante tre serioze, petis lin, ke li envenu. Vilfrido tuj eksciis, kvazaŭ intuicie, ke ankaŭ ĉi tien la kalumnianto persekutis lin. La du estroj sidis ĉe kontraŭaj flankoj de granda skribtablo, seriozmienaj kaj evidente ĉagrenitaj. Sinjoro Fort, la pli juna firmano, apogante