Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/203

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
186
MIRINDA AMO

videbla embaraso, — ni kore kunsentas kun vi, kaj mi tute komprenas, ke tiu ĉi malfeliĉo iom trostreĉas vian paciencon, sed vi konsentos post iom pli trankvila pripenso, ke en la aktualaj cirkonstancoj ni ne povas agi alimaniere.

Vilfrido ne rekte respondis tiun ĉi parolon, sed, sin ree turnante al sinjoro Fort, li postule demandis:

— Ĉu mi povas demandi, kiu sciigis vin pri tiu krimo?

La alparoliton videble ekkoleretis la rekteco kaj la tono de tiu ĉi demando kaj, alprenante malvarman sintenadon, li respondis:

— Ne bezone estas, sciigi al vi la nomon de la informinto, tial ke ĉi tiu afero ja estas jam publika sciaĵo.

Subpremante ekflamiĝon Vilfrido rigardis sinjoron Fort dum momento senvorte. Lia vizaĝo estis ankoraŭ pala; lia brusto forte laboris kaj ĉirkaŭ lia buŝo vidiĝis signoj de akra animdoloro:

— Ho! — li diris, rektigante sin kun elmontro de nobla fierco kaj digno, — permesu al mi diri, ke mi trovas tiun respondon tre maljusta kaj tre malbonkora. Kaj, ĉar pluaj vortoj estus senutilaj, permesu, ke mi adiaŭu vin.

Dirante tion, li tuj sin turnis kaj eliris el la ĉambro. Kun koro plena de malgajaj kaj maldolĉaj pensoj Vilfrido vagis tra la stratoj, ne sciante, kien li iras. Ĉiuj liaj plej ŝatataj revoj vaniĝis; la estonteco antaŭ li aspektis mallume, senespere, kaj eĉ la vivo ŝajnis al li malamindaĵo. La preterpasantoj aspektis por li kiel fantomoj; nur iafoje, unu aŭ alia ekpaŝis el nebula spaco por mire rigardi lin per suspektemaj okuloj. Tiuj ĉi ekrigardoj, la proksimeco mem de homoj ekkoleretigis lin. Tial li rapidigis siajn paŝojn kaj iris rekte al la parko Hyde por tie trankvile pripensi la tutan aferon kaj, se eble, decidi, kion li devas fari. Longe li sidis sub senfolia arbo, senkonscia pri la malsekeco de la benko kaj la penetrema, malseka malvarmeco de la aero. En la mano li tenis la arĝentornamitan bastonon, kiu rememorigis al li tiun feliĉan vesperon de la tago de lia