Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/205

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
188
MIRINDA AMO

— Leo Broadbent estas ja, krom mi mem, la sola persono, al kiu Kunwar Kriŝna montris la dokumentojn. Li estas la sola persono, kiu konis ĉiujn detalojn necesajn, por povi elpensi kaj ellabori tiun subtilan, diablan planon. Li estas la sola persono, kiu malamas min, kaj kiu havis sufiĉe da motivoj por elekti min kiel viktimon. Ke Leo Broadbent amindumas fraŭlinon Parkinson, ne estas ja sekreto. Ĵaluzo, do, estas verŝajne plua motivo. — Ju pli li pripensis la tutan aferon, des pli li konvinkiĝis, ke lia kalumniinto estas ankaŭ la krimulo, kaj des pli malnoblega la krimo aspektis. Sed — estis ja li mem, kiu estis brulstampita per tiu krimo, li, kiu estis la malestimegita elpelito! Regata de korpremo kaj maltrankvilo li ekleviĝis kaj vagis, dum kelkaj minutoj, sencele sur la herbejo. Ekplenigis lin pasia deziro sin venĝi, malkovri la faktajn kaj elmeti Leon Broadbent al la rigoreco de la leĝo kaj al la malestimego de ĉiuj liaj konatoj: Ruiniĝos tuta lia kariero kaj ĉiu ŝanco gajni la manon de fraŭlino Parkinson; li estos elpelita el ĉiu estiminda societa rondo en Londono kaj en la tuta regiono ĉirkaŭ Long-Seaton.

Sed ne longe li karesis tiujn venĝemajn pensojn. Leo Broadbent estas frato de lia Flora; kaj kovri lin per tia malhonoro ja kovros per malhonoro ŝin kaj ŝian tutan familion. — Ne, Vilfrido Gallimore, — li diris al si en la pensoj, — dronigi Flora’n, senteman, molkoran Flora’n, en malhonoro kaj malfeliĉo pro persona venĝo ne permesos via amo. — Tiam li rememoris la vortojn de fraŭlino Lambert, ke li estas en la okuloj de la knabino enkorpiĝo de altanimeco kaj nobleco. Kvankam li plene, akre sentis, ke li ne meritas ŝian altan opinion, li ne volis seniluzii ŝin. Ne, li provos kiom eble alproksimiĝi al tiu idealo. Cetere, eble estos trovebla pli da kontenteco en rezignacio, ol en venĝo. La lastaj vortoj de fraŭlino Lambert venis al li en la memoron: — Vilfrido, ne karesu en via brusto venĝemajn dezirojn; ili ĉiam malnobligas la koron, ‘Mia estas la venĝo; Mi repagos,’ diras Dio. Lasu la venĝon al Li. Nun li demandis sin — ne la