bedaŭrinde, sufiĉe da tempo, ĉar mi devas reiri al la kolegio post kelkaj minutoj. Vilfrido, knabo mia, vi rigardas la aferojn metafizikajn el tro subjektiva vidpunkto. Tio estas malsaĝa. Mi miras, ke homo, naturdotita per fantaziemo, kiel vi, ne povas venki tiun inklinon. “Kio estas la vero?” Ĉu vi kredas, ke la homa cerbo iam eltrovos la tutan veron? Neniam. La vero mem estas evitema, kiel ignis fatuus — kaj eble tiel malgrava. Malsaĝe, do, estas pasigi la vivon, krevigante al si la kapon pro io tiel ombreca, neatingebla. Kaj nun rilate al la tuja estonteco, mi tute aprobas vian decidon, pro amo al Flora Broadbent ne peni publike elmontri la malbonegecon de ŝia frato. Tiu ĉi decido estas honorinda kaj plaĉas al mi pro ĝia romantikeco. Ĉiuokaze, se li vere estas la krimulo, pri kio mi ne dubas, mi timas, ke li jam kovris ĉiujn postesignojn tro lerte por facila eltrovo. Nu, aŭskultu mian konsilon, Vilfrido. Se mi estus en via loko, mi pasigus kelkajn jarojn en diversaj fremdaj landoj. Vi nun havas ja sufiĉe da mono, por esti sendependa de laborenspezoj, almenaŭ dum kelka tempo. Vi ja ĉiam intencis studi eksterlande alilandan arĥitekturon, kaj tio estas tre konsilinda. Iru do, mia knabo, travojaĝu Germanujon, Italujon, Francujon kaj Hispanujon; alprenu novajn ideojn, studu la arĥitekturon, la muzikon, la popolmorojn kaj aliajn aferojn. Reveninte post kelkaj jaroj vi povos rekomenci vian vivon ĉi tie aŭ aliloke kaj tute malatenti ĉiujn kalumniintojn. Malgraŭ ĉiuj viaj malfeliĉaĵoj mi tre volonte interŝanĝus la lokon kun vi.
— Dankon, Alfredo. Via konsilo estas tre saĝa, kaj mi jam pripensis la konsilindecon de tia plano. Mi do foriros Germanujon tuj, kiam mi faros la kelkajn necesajn preparojn. Ankoraŭ hodiaŭ mi vizitos pastron Parkinson kaj fraŭlinon Doroteo, kiu nun mastrumas por sia frato. Ambaŭ petis, ke mi baldaŭ vizitu ilin; ili tre amike proponas, priparoli la aferon kun mi kaj ĉiel helpi al mi elmontri mian senkulpecon. Pastro Parkinson, do, ankaŭ kredas min senkulpa. Kom-