Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
4
MIRINDA AMO

la du infanojn, — mi ne aŭdis la unuan parton; krom tio, mi ne ŝatas rakontojn pri rabistoj.

— Nu, Nelio, kiajn do rakontojn vi ŝatas?

— Mi preferas fabelojn pri feinoj, kiuj bonfaras al bonaj infanoj. — Aŭ, — konsentis alia etulino, — aŭ pri feinoj, kiuj aliformigas malbonajn infanojn en bestojn.

— Bone, — respondis Vilfrido, — mi rakontos al vi tre mallongan feinrakonton, kondiĉe, ke vi ĉiuj senbrue atentos, kaj ke neniu moviĝados.

Ĉiuj aspektis tre kontentaj kaj jam sidiĝis aŭ kuŝiĝis sur la herbon apud la rakontonto, krom la bubo kun la mallongigita de l’ patro pantalono, kiu malkontente sulkigis la frunton, murmurante ion pri “knabinaĉa sensencaĵo.” La knabo, kiu fariĝis la altira centro de la grupeto, ekkoleretis kaj akre parolis:

— Vi ja ne estas devigata aŭskulti, ruĝharulo; se vi ne ŝatas feinrakontojn, foriĝu.

— Unu el la knabinoj, kiu sidis plej proksime al la rakontonto, flustris al li:

— Faru al ni longan rakonton, Vilfrido, mi petas.

— Ne, Marinjo, — respondis tiu ĉi, — jam vesperiĝas; kaj mi ne volas, ke via patrino riproĉu min pro tio, ke mi retenis vin tro longe. Vere, vi sonĝos la tutan nokton pri feinoj kaj koboldoj.

Dume la knabino en la helkolora vesto kaj blua zono estis atente kaj mire rigardinta la preterpasantan aron da infanoj. Timeme, tamen pelita de scivolemo kaj forta deziro ekkoni la muzikinton, ŝi sekvis ilin post kelkaj minutoj kaj nun troviĝis en la malplenaĵo. Vidante, ke oni rimarkis ŝin, ŝi demandis ĝentile:

— Ĉu mi ankaŭ povas aŭskulti, mi petas? La neatendita apero de ĝentila, bele vestita knabino kaj la dolĉa, timema voĉo, per kiu ŝi faris la demandon, tre plaĉis al Vilfrido, kaj li respondis bonkore kaj vive:

— Jes, certe, venu ĉi tien. Vi, Joĉjo, cedu lokon al tiu ĉi knabineto.

Nun, metinte siajn violonon, arĉon kaj ĉapelon sur sendanĝeran lokon, kaj kiam ĉiuj okuloj estis atente