Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/210

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
193
MIRINDA AMO

preneble, estas agrable scii, ke ili kunsentas kun mi kaj ke ili volas helpi, tamen mi ne deziras tre instigi ilin, precipe ne fraŭlinon Doroteo . . .

— Mi komprenas, Vilfrido. Mi ne eraris pri Doroteo: pli ol amikeco instigas la knabinon, kaj vi devas esti singarda. Tamen, se ili volas, dum via foresto, peni por malvolvi tiun ĉi misteron, — kiel mi ankaŭ penos — mi ne malhelpus ilin.

* * * * * *

Survoje al la orienta kvartalo de Londono, Vilfrido preterpasis, sur la strato Fleet, la restoracion, kie li kutime tagmanĝis. Ne pli frue ol tiam li ekpensis, ke li manĝis nenion depost la sepa matene, kaj ke nun jam estas post la tria posttagmeze. Li do eniris kaj okupis sian kutiman angulon en soleco. Poste li daŭrigis la vojon, ankoraŭ enpense, sed jam en pli serena humoro.

Pastro Parkinson akceptis Vilfridon tre kore en sia skribĉambro. Petinte, ke li eksidu, li diris:

— Bedaŭrinde mia fratino ne estas hejme. Ŝi eliris por viziti unu el miaj paroĥaninoj, kiu estas ĉiama suferantino. Mi ĝojas diri, ke Doroteo jam mirige sin adaptas al sia nova situacio. Sed ŝia foresto donas al mi okazon, ĝis ŝia reveno, malkaŝe priparoli tiujn bedaŭrindegajn okazintaĵojn. Kredu al mi, mia fratino kaj mi tre sincere deziras helpi al vi, se eble, malvolvi tiun malfeliĉan misteron. Ĉu vi jam konsultis vian advokaton?

— Ne, sinjoro pastro, kaj mi ne intencas tion fari, almenaŭ mi ne volas, ke li sin okupu profesie pri tiu afero.

— Ne? Vi mirigas min. Kial?

— Mi estos kontenta, se miaj amikoj, kiuj nun kredas je mia kulpeco aŭ je ebleco, ke mi kapablas fari tian krimon, ekscios, ke mi estas senkulpa.

Filipo Parkinson rigardis dum momento la vizaĝon de la pli juna viro kvazaŭ li volus legi en ĝi la motivon de tiu neordinara agmaniero.