Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/214

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
197
MIRINDA AMO

Pastro Parkinson staris ĉe la skribtablo atente kaj zorge rigardante la vizaĝojn de la du interparolantoj. Li jam divenis iliajn sekretojn. La ekbrileto en la okuloj de la knabino, la facila ruĝiĝo de ŝiaj vangoj kaj la vana peno kaŝi tremeton en la voĉo certigis lian suspekton, ke ŝian koron plenigas profunda amo al tiu noblaspekta viro. Aliflanke, eksciinte, ke Vilfrido amas fratinon de sinjoro Broadbent, li facile komprenis lian iom embarasan situacion. La rigardo, kiun la altkreska, maldiketa viro en pastra vesto kaŝe direktis al sia fratino estis plena de malĝojo kaj kompato, sed li penis paroli per gajeta tono, kvazaŭ li komunikus agrablan novaĵon:

— Sinjoro Gallimore venis por diri adiaŭ, Doroteo, — li diris, — nia amiko iros eksterlanden postmorgaŭ kaj forestos kelkajn jarojn.

Dum momento la koro de Doroteo preskaŭ ĉesis bati, kaj ŝiaj vangoj paliĝis. Kun granda surprizo ŝi demandis:

— Eksterlanden, sinjoro Gallimore? Ĉu vi do ne deziras . . . tiri la kulpulon al la juĝo?

Antaŭ ol Vilfrido povis respondi, sinjoro Parkinson ekparolis:

— Ne tuj, Doroteo. Mi tute aprobas, pro pli ol unu kaŭzo, la planon de sinjoro Gallimore pasigi kelkajn jarojn en fremdaj landoj. Intertempe ni, kaj, sendube, aliaj el liaj amikoj, povos pli bone labori sekrete pro lia afero. Sed nun, fratino, prizorgu la vespermanĝon. Ĉetable ni priparolos farotaĵojn.

Fraŭlino Parkinson demande ekrigardis unue la fraton kaj poste Vilfridon. Tiu lasta estis tre kontenta pri la parolo de la pastro, kiu donis al li okazon por plue pripensi lian respondon. Li do nur diris:

— Bone, fraŭlino Parkinson, ni interkonsiliĝos dum la vespermanĝo; ĉu ne?

Vilfrido sentis sin multe pli serena, kiam, post la ĉetabla interkonsiliĝo, li povis adiaŭi siajn bonkorajn geamikojn. Li sciis, ke pastro Parkinson tute komprenas kaj aprobas liajn motivojn kaj li estis al li tre danka pro