Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/216

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO XIII

Ĉirkaŭ ses monatojn post la foriro de Vilfrido, Flora staris ĉe la fenestro en la ĉambreto de fraŭlino Lambert, aranĝante belan bukedon da aŭtunaj floroj, kiujn ŝi alportis el sia propra malgranda ĝardeno. Ŝia vizaĝo estis pli ol ordinare pensema. La malsanulino ame rigardis la belforman, maldiketan figuron de la knabino, kiu nun komencis alpreni iom pli virinan aspekton. Post kelkminuta silento Flora sin turnis kaj diris ŝanceliĝe:

— Mi havas novaĵon por vi, karulino, sed mi ne scias ĉu ĝi . . . mi timas, ke ĝi malĝojigos vin.

— Jes, Flora, mi pensis, ke vi deziras ion al mi sciigi, sed ke vi ŝanceliĝas pro timo ĉagreni min. Via vizaĝo diris tion al mi. Kio vin korpremas, mia kara?

— Ho, kara fraŭlino Lambert, — ekkriis la knabino, sidiĝante apud la lito kaj ekprenante la manon de la amata virino, — mi foriros Londonon morgaŭ, kaj mi venis por diri adiaŭ al vi.

Ŝia voĉo tremetis, kaj ŝiaj malhelaj, konfidemaj okuloj ekpleniĝis de larmoj.

— Nu, karulino, mi ne dubas, ke tio alportos al vi bonon. Ĉu vi loĝos kun via onklo Graham?

— Ne tute; sed aŭskultu, kaj mi rakontos al vi, kiel tio okazis. Kaj, ho, mi esperas, ke vi aprobos mian paŝon! Vi scias, ke, de kiam Leo skribis al ni pri Vilfrido, mia vivo en la hejmo fariĝis pli kaj pli malĝoja. Ĝi estis sufiĉe malgaja antaŭe, sed dum la lastaj monatoj mi preskaŭ ne sciis kiel elporti ĝin. Nu, antaŭ semajno alvenis onklo Graham por pasigi kun ni kelkajn liberajn tagojn. Li nun estas direktoro de la granda hospitalo Guy en Londono. Iun vesperon, kiam ni sidis kune en la kabineto de la patrino, li plendis pri manko, en la hospitalo, de bonedukitaj, ĝentilaj flegistinoj. Li fariĝis tute elokventa, priparolante la noblecon de tia okupado por junaj virinoj el bonaj familioj, kiuj volas

199