sin dediĉi al vivo de bonfarado. — “Jen estas,” — li ekkriis, — “bonega okazo por multaj junulinoj, kies vivo nun estas senutila kaj sencela, kaj kiuj sopiras fari ion noblan, heroecan. La neceso estas granda, ĉar en multaj okazoj milda flegado kaj kunsenta konduto efikas pli bone, ol kuracilo.” — Nu, vi scias, ke jam delonge mi sopiras eliĝi el tiu ĉi unutona ekzistado, el mia malmultutila sulko kaj plenigi mian vivon per utilaj bonfaroj. Aŭskultante la vortojn de onklo Graham, mi eksentis, ke laborado en hospitalo tute akordiĝos kun miaj inklinoj, kaj ke mi trovos en tiu okupo plenan kontentecon, eble eĉ feliĉecon. Ĉu vi pensas, ke mi taŭgas por flegado?
En la koro de la malsanulino batalis malegoista ĝojo pro venonta al la knabino sortoŝanĝo, enhavanta promeson pri kontenteco kaj beno, kun natura sento de malgajeco pro la penso, ke ŝi perdos la vizitojn de la dolĉa knabino, kiun ŝi amis kun vere patrina amo. Ŝiaj nur maloftaj vizitoj estis nun ŝia sola konsolo. Sed ŝia malegoismo facile venkis, kaj, ame rigardante la respondavidan vizaĝon de Flora, ŝi diris:
— Jes, karulino, vi ne povus elekti pli taŭgan okupon. La natura emo de via karaktero kaj de via koro igas vin aparte taŭga por flegado. Dio benu vian decidon.
— Ho, — ekkriis Flora, — dankon! Sed ĉu vi ne tro malĝojos, ne vidante min, nek Vilfridon?
— Ne tro, ne tro, — respondis la pala virino, penante regi sin. — Kompreneble mi sentos min soleca, sed mi ja scios, ke vi estas kontenta, plenumante noblan vivocelon. Vi kaj Vilfrido ĉiam estos en miaj pensoj, kaj mi estos kontenta, intertempe min okupi per propetoj pro vi kaj aliaj; mi ja havas nenian alian celon nek deziron en tiu ĉi mondo.
Kortuŝite Flora ekkriis: — Ho, fraŭlino Lambert, kiel bona vi estas, kaj kiel plenplena de amo estas via kara koro! Nu, post la vespermanĝo mi parolis kun mia onklo en lia dormoĉambro pri mia deziro. Li estis treege kontenta kaj diris: — “Jes, virineto — li ĉiam nomas min