‘virineto’ aŭ ‘mia amatineto’ — mi atendis, ke vi volos veni; efektive por decidigi vin, mi parolis tiel. Tiu ĉi domo ne estas ideala hejmo por vi. Vi estos pli feliĉa ĉe onklino Johana kaj mi, aŭ, se vi preferas, loĝante en la hospitalo.” — Unue la gepatroj firme kontraŭstaris tiun “neaŭditan projekton,” sed onklo Graham, kiu estas tiel persistema kaj diktatora, kiel bonkora, sukcesis, post longaj diskutoj, konsentigi ilin. Mi timas, ke li iom akre kaj tre malkaŝe montris al ili sian opinion pri pli ol unu afero. Kelkaj malbonkoraĵoj ankaŭ diriĝis pri kara Vilfrido. La patrino opiniis, ke la subita forkuro de Vilfrido estas la plej klara pruvo de lia kulpeco. Sed ni ambaŭ ne kredas tion, — ĉu?
Fraŭlino Lambert karesis la manon de Flora kuŝantan sur la litkovrilo kaj respondis:
— Ne, karulino, eĉ se la tuta mondo kondamnus lin; ni ĉiam kredos je li. Iam lia nobleco malkovriĝos.
Dum momento Flora demandis sin, kion signifas la lastaj vortoj de la amikino, kaj poste ekparolis iom ŝanceliĝe:
— Kaj pro dua kaŭzo mi deziregas iri Londonon. Eble ŝajnos al vi ridinde aŭ ĥimere, sed mi tie laboros per ĉiuj miaj fortoj por eltrovi la veron pri tiu krimo. Mi estas tute serioza, kara amikino; eble estas, ke amo venkos, kie juristoj malsukcesus.
Malgaja rideto ekaperis sur la pala vizaĝo de la suferantino:
— Vi estas tre esperema, mia kara, — ŝi diris, — sed eble vi ne havas ĝustan ideon pri la lerteco kaj elturniĝemo de la personoj, kun kiuj vi havos aferon, kaj eble vi havigos al vi grandan . . . malĝojon.
— Ne malkuraĝigu min, karulino; nur imagu mian ĝojon, se mi sukcesos malkovri antaŭ la mondo lian senkulpecon!
— Mi ne volas senkuraĝigi vin, Flora, mi nur deziras averti vin. Estu singarda, vi havos aferon kun senskrupulaj, danĝeraj kontraŭuloj. Ĉu via onklo helpos al vi?
— Mi ne scias. Mi petos lin post kelka tempo. Nun