Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/219

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
202
MIRINDA AMO

li estas tro sub la influo de la opinio de la gepatroj.

— Kaj via frato Leo?

— Ho, onklo Graham ne lasos Leon influi lin; la rilatoj inter ili ne estas tre amikaj.

Flora leviĝis por diri adiaŭ: — Mi devas nun foriri, — ŝi diris post momento mallaŭte kaj malgaje, penante ne montri la emocion, kiun ŝi sentis.

— Dio benu vin, mia karega Flora, — diris la virino trankvile, — kaj estu ĉirkaŭ vi fajra muro.

La disiĝo estis por ambaŭ tre dolora, pli dolora, efektive, ol unu konsciis pri la alia. Post longa, ama ĉirkaŭpremo kaj silenta, reciproka propreĝo Flora elkuris senvorte el la ĉambro.

La patrino de Vilfrido ree estis sola kun preskaŭ dolorŝirita koro. Ĝis tiam ŝi detenis sin de larmoj, sed nun ŝi lasis malpezigajn gutojn elverŝiĝi sur la palajn vangojn. Reve ŝi rigardis tra la fenestro la kelkajn rozkolorajn vespernubetojn. Antaŭ ŝiaj internaj okuloj kuŝis perspektivo de eĉ pli soleca, senĝoja vivo, ol antaŭe; kaj akra sento de forlasiteco, dum momento, sin enŝtelis en ŝian bruston. En la daŭro de la ses monatoj de kiam Vilfrido forlasis Anglujon, ŝi ricevis nur kvar leterojn de li. Ili montris kortuŝan amon kaj zorgemon pri ŝia bonfarto kaj pri tiu de Flora, sed ankaŭ malgajecon kaj senton de soleco. Sed iom post iom pli sereniĝis ŝia dolĉa vizaĝo, kaj la larmoj ĉesis flui. Ŝiaj lipoj ekmoviĝis kaj paroletis:

— Mi dankas Vin, ke mi ne bezonas porti sola tiujn sortobatojn. Vi ja ankoraŭ estas kun mi.

• • • • • •

Ree pasis ses monatoj. Flora, en malhele griza, flegistina vesto kaj beleta, kufosimila ĉapo, de kiu du longaj silkaj rubandoj flirtis en facila, vespera vento, iris rapide laŭlonge de la strato Whitechapel en la direkto al Aldgate. Ŝi estis vizitinta unu el siaj antaŭaj pacientoj, malriĉan virinon, kiu rigardis viziton de “dolĉa fratino Flora” kiel feliĉegan okazon. Ŝia nova okupo estis