Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
5
MIRINDA AMO

fiksitaj sur li, li komencis sian feinrakonton jene:

— Estis iam en malproksima lando du infanoj, knabeto kaj knabineto, kies patro estis karbigisto. Ili loĝis kun la gepatroj en la mezo de granda kaj densa arbaro . . . k.t.p.

La okuloj de la knabo briletis, direktataj jen al bruetantaj suproj de l’ arboj, jen al la lanecaj, rozkoloraj nubetoj super ili, kvazaŭ li volus ricevi de ili inspiron. La infanoj ĉirkaŭ li aŭskultis kun atento kaj ravo, sed neniu el ili kun pli granda ĝuo, ol la dolĉa knabino, kiun ni unue renkontis. Post ĉirkaŭ duonhoro la fabelo finiĝis per la vortoj tiel ŝatataj de infanoj: — “Kaj poste ambaŭ vivadis tre kontente kaj feliĉe.” La juna rakontanto nun eksaltis kaj gaje diris:

— Nun, forrapidu, ĉiuj, jam estas tempo por enlitigi la etulojn.

La infanoj sentis malinklinon foriri, sed ili sciis, ke ne konvenas malobei Vilfridon. . Ili do foriris laŭ la sama vojeto, per kiu ili alvenis, gaje babilante kaj vigle diskutante la ĵus aŭditan fabelon. La knabino en la helkolora vesto volis sekvi la aliajn, sed haltis kaj, sin turninte al Vilfrido, diris ĝentile:

— Dankon pro via permeso aŭskulti; ĝi estis tiel belega rakonto.

Feliĉa rideto aperis sur la vizaĝo de la knabo, kiam li afable respondis:

— Mi tre ĝojas. Sed ne iru tiuvoje; mi montros al vi pli mallongan vojon hejmen.

Li ekprenis la manon de la knabino kaj kondukis ŝin laŭ la jam priparolita malnova veturilvojo en arbareton, poste tra sufiĉe larĝa truo en plektobarilo kaj fine trans dekliva kampo al la ĉefvojo de la vilaĝo. Kiam ili atingis la kampon, la knabino ekparolis la unua:

— Kiel bele vi ludas la violonon! Ĉu vi scias, ke mi aŭskultis vin dum longa tempo, antaŭ ol alvenis la aliaj infanoj?

— Efektive? Mi ne sciis, ke mi havas aŭskultanton. Mi tre ofte vizitas tiun trankvilan lokon por esti sola.