Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/221

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
204
MIRINDA AMO

— Filipo, — ŝi diris, — fraŭlino Broadbent deziras paroli kun vi.

Pastro Parkinson surprizite leviĝis de la seĝo antaŭ skribtablo, ĝentile klinsalutis la venintinon kaj diris:

— Bonan tagon, fraŭlino Broadbent. El Long-Seaton, supozeble?

— Jes, — respondis la knabino en flegistina vesto, timeme rigardante la vizaĝon de la juna pastro, kvazaŭ por konjekti, kian akcepton havos ŝia peto. — Mi estas fratino de l’ advokato Leo Broadbent, kiun vi ja konas; ĉu ne?

— Efektive. Jes, mi renkontis sinjoron vian fraton unufoje en mia gepatra domo, — respondis pastro Parkinson afable kaj poste diris al sia fratino: — ne foriru, Doroteo, ĉar, supozeble, la vizito de fraŭlino Broadbent estas same por vi, kiel por mi; ĉu ne?

Etendante la manon al la sinjorino, Flora ekkriis: — Ho, vi do estas fraŭlino Parkinson; mi ofte aŭdis pri vi.

Doroteo faris ĝentilan respondon kun, verdire, pli da koreco, ol ŝi efektive sentis.

Filipo Parkinson nun proponis, ke ili iru en la saloneton kaj, kiam ili estis sidiĝintaj, li ekrigardis la gracian, timeman knabinon, esperante, ke ŝi ekparolos. Li kaj lia fratino sentis ioman embarason pro la evidenta maltrankvileco de la vizitantino. Post momento tiu ĉi ekparolis, nerve tordante la finon de ĉaprubando:

— Mi estas jam de ses monatoj flegistino en la hospitalo Guy, kies ĉefdirektoro estas mia onklo, doktoro Graham. Preterpasante vian preĝejon mi ekvidis vian nomon, sinjoro pastro, kaj mi sentis fortan deziron paroli kun vi kelkajn vortojn pri . . . grava afero. . . .

— Mi estos tre feliĉa iel helpi al vi, fraŭlino.

— Mia vizito, — daŭrigis la knabino, — ne rilatas mian fraton Leon . . . almenaŭ ne rekte. Sinjoro, kiun mi konas jam de mia infaneco — mi povas nomi lin amiko — estas kruelege, maljuste kulpigita pri malnobla krimo. Vi ja konas lin, sinjoron Vilfridon Gallimore. Tre multaj, kaj el ili, malfeliĉe, ankaŭ miaj gepatroj kaj mia