Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/222

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
205
MIRINDA AMO

frato Leo, kredas je lia kulpo, sed nenio, nenio iam konvinkos min, ke li estas kapabla agi tiel malnoble. Ankaŭ fraŭlino Lambert — ĉu Vilfrido iam parolis pri ŝi, fraŭlino Parkinson?

— Jes, pli ol unufoje: la sankta suferantino en Long-Seaton. Ŝajnas ekzisti inter ili tre kortuŝa amikeco. Sinjoro Gallimore ĉiam parolis pri ŝi tre ame kaj kun la plej alta respekto.

— Nu, tiu sinjorino tre amas lin; neniu patrino povus pli forte aŭ sindoneme ami sian propran filon. Ŝi estas neordinare sagaca, altanima virino, kaj ŝi estas same konvinkita, ke la tuta afero estas rezultaĵo, aŭ de vico da plej bedaŭrindaj koincidaĵoj, aŭ — kaj pli verŝajne — de senhonta kalumnio. Ni — t.e., fraŭlino Lambert kaj mi — ja konas lin pli intime, eble, ol iu alia, kaj ni forte opinias, ke li estas tute nekapabla je ia senhontaĵo. Kaj nun . . . ŝi eksilentis; ŝia brusto forte laboris, kaj ŝiaj lipoj ektremetis . . . kaj nun, tiu ĉi fiaĵo forpelis lin el la lando, preskaŭ korrompitan. Se nur mi povus fari ion por malkovri lian senkulpecon! Sed tio estas multe pli malfacila afero, ol mi supozis. Kiam mi okaze preterpasis vian domon, venis al mi la penso, ke eble vi ne kondamnis lin antaŭjuĝeme kaj ke vi povos iamaniere helpi al mi.

La knabino ekrigardis la vizaĝojn de pastro Parkinson kaj de lia fratino, unu post la alia, kun peteganta, timema rigardo kaj, leginte en ili bonvolon kaj kunsentemon, ŝi diris plue:

— Mi ankoraŭ ne faris multe por solvi tiun teruran misteron kaj tial mi ankoraŭ ne konsiliĝis kun la geonkloj Graham pri ĝi. Mi jam vizitis sinjorinon Brent kaj ties filon ĉe la strato Theobald. Sinjorino Brent unue kredis lin kulpa, sed nun, mi estas certa, ŝi konscias, ke ŝi faris al li maljustaĵon, kvankam ŝi ne volas konfesi ĝin. Sed sinjoro Brent de l’ komenco estis konvinkita, ke la reala krimulo tre lerte kalumniis Vilfridon. Li, cetere, opinias, post multmonata penado, ke estas nun preskaŭ neeble malkovri la verajn faktojn, ĉar ial nek Vilfrido, nek la