Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/228

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
211
MIRINDA AMO

— Mi tre maltrankviliĝis, Flora, pro via longa malfruiĝo, — li diris, ekprenante kaj karesante la manon de la nevino. — Mi ĉiam estas tre kontenta, sciante, ke vi bonstate revenis de tiuj vizitoj al la marista kvartalo. Precipe post la sunsubiro tiu distrikto ne estas deca loko por junaj virinoj. Ĉu vi ne sentas timon tie, virineto?

— Mi timus, se mi pripensus ian danĝeron, sed, kutime, aliaj pensoj okupas mian kapon.

— Jes, kara knabino, — diris la viro enpense, — mi scias. — Post kelkminuta silento doktoro Graham ree parolis: — Vi estas pli ol ordinare serioza, virineto. Kio okazis? Ĉu vi ne povas konfidi al via onklo?

— Kara onklo, tio ne estas manko de konfido. Vi estas tiel bonkora kaj amplena, sed . . . sed . . . vi ne komprenus . . .

— Ĉu vi pensas, ke mi neniam estis juna? Ja, efektive, ankaŭ mi, en la juneco, travivis tempojn de granda korpremo.

— Ho, vere, onklo? Sed nun vi estas ja tre feliĉa; ĉu ne? Nu, mi rakontos al vi, kio okazis. Revenante de mia vizito ĉe la strato Sutton, mi preterpasis la preĝejon Sta. Kutberto kaj rimarkis sur la informtabulo la nomon “Pastro Filipo Parkinson.” Tio, mi pensis, sendube estas la filo de gesinjoroj Parkinson en Mayfair, en kies domo Leo kaj Vilfrido Gallimore pasigis multajn agrablajn vesperojn. Mi esperas, ke vi ne malaprobos, onklo; mi vizitis lin en la apuda pastrejo. Mi pensis, ke, eble, li ne estas tiel antaŭjuĝema, kiel la aliaj, kaj ke li povos doni al mi konsilojn pri eltrovo de la vera farinto de tiu abomena krimo, vi scias, onklo. Mi ne nur konatiĝis kun sinjoro Parkinson, sed ankaŭ kun lia fratino, Doroteo. Ho, onklo, ili estas ĉarmegaj personoj, precipe fraŭlino Doroteo, kiu estas plej aminda. Imagu mian ĝojon, eksciante, ke ambaŭ estas firme, firme konvinkitaj pri la senkulpeco de Vilfrido. Ili jam kaŝe penadis malkovri la veran kulpulon kaj promesis sian tutkoran helpon. Fraŭlino Parkinson pruntedonis al mi tre gravajn dokumentojn, nome, la du hindustanajn