Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/231

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
214
MIRINDA AMO

vesperon, post kiam mi vizitis vin, mi malkaŝe sciigis lin pri mia neatendita vizito ĉi tie kaj pri mia fervora deziro eltrovi la veran krimulon kaj tiel forigi la malbelan makulon de la nomo de Vilfrido Gallimore. La sekvintan matenon mi montris la leterojn al la hinda sinjoro, pri kiu mi parolis. Mi diris al li, ke tiuj leteroj estis iloj, per kiuj abomena krimo fariĝis, sed, oni supozas, ke ili estis skribitaj por kulpigi je tiu krimo senkulpan personon. Sinjoro Narendro, kiu estas tre afabla kaj lerta, mezaĝa viro, longe kaj tre zorge pririgardis la skribaĵojn kaj poste esprimis la opinion, ke tiuj leteroj ne estas skribitaj de hindo. “La skribmaniero de la vortoj ‘Gallimore’ kaj ‘Theobald’ klare montras tion,” — li diris. “La dua letero estas ja,” — li diris plue, — “redaktita tre lerte kiel venanta de humila viro hinda, skribanta al superulo, tamen en ĝi estas io stranga, ne tute natura. Mi ne mirus, se tio estus la verko de iu anglo, loĝinta longan tempon en Hindujo, eble oficisto de hinda komerca kompanio. Troviĝas ja multaj friponoj inter ili.” — Poste, dum la posttagmezo, sinjoro Narendro kaj mi priparolis, inter aliaj aferoj, la teruran malsategon, nuntempe okazantan en Hindujo sekve de longa senpluveco. Tiam, subite, venis al mi la penso aranĝi monkolekton por tiuj malfeliĉuloj. Mi volis, en la komenco, iri al ĉiuj komercaj kaj administraj oficejoj, havantaj aferon kun Hindujo kaj peti la donacantojn, ke ili skribu sur la liston ne nur sian nomon, sed ankaŭ, se eble, ian mallongan konsoldiron en hindustana lingvo por kuraĝigi la korojn de la suferantoj.

— Ho, bonega ideo! — diris sinjoro Parkinson, — vi do supozis, ke la skribinto de la leteroj ne foriris Hindujon antaŭ sep aŭ ok monatoj?

— Mi esperis, ke ankaŭ tiu parto de la dua letero estas mensogo, — respondis Flora. — Mia onklo, komence, forte kontraŭstaris mian planon. Li imagis ĉiuspecajn danĝerojn kaj diris, ke viroj, kapablaj ellabori tiujn komplotojn, sin trovante en granda embaraso, ne ŝanceliĝus aldoni pli malbonan krimon, por malhelpi