Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/232

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
215
MIRINDA AMO

malkovriĝon. Tri tagojn mi bezonis por konsentigi lin. Mi kredas ke, fine, miaj larmoj venkis. Cedinte, li tre malavare metis sian nomon je la kapo de la listo kaj ankaŭ havigis al mi de kelkaj eminentuloj bonajn donacojn, subskribojn kaj afablajn aldirojn en aparta rubriko. Ho! nun komenciĝis pli malfacila kaj malagrabla laboro, ol mi atendis. Mi iris de unu oficejo al alia, petegadis, faradis malgrandajn parolojn, mi ricevis rifuzojn kaj insultojn, kaj nun, plenuminte tiun parton de la laboro, mi ne scias, kiel mi faris ĝin. Ĉiam mia koro bategis, kiam mi eniris oficejon kaj intervjuis ĉiuspecajn homojn: direktorojn, komizojn, pordistojn k.t.p. Kelkfoje oni sin turnis al mi unuope, kelkfoje du-tri-kvarope aŭ eĉ amase. Unu viro tre malĝentile rifuzis, dirante, ke tio estas senhonta trompaĵo; ke mi nur alivestiĝis je flegistino por tiu ĉi okazo. Alia proponis, ke mi donu al li po unu kiso por ĉiu ŝilingo.

— Kompatinda knabino, — ekkriis Doroteo, — kiel malagrable!

— Mi ĉiam atente observis la vizaĝon de la personoj, kun kiuj mi parolis en la oficejoj. Tiel mi pasigis kvar lacigajn, zorgoplenajn tagojn kaj entute kolektis pli ol £300, sed sen ia rezultato rilate mian esploron. Tri tagojn poste mi eniris oficejon ĉe la strato Fenchurch je la tria posttagmeze. Ĝi estis malgranda ĉambro kun malnovaj, eluzitaj oficejo-mebloj, en kiu laboris tri nebone vestitaj komizoj. Unu el ili iom malĝentile diris, ke li ne havas monon por malŝpari je malsatuloj en Hindujo, ĉar li ne havas sufiĉe da salajro por plenigi la malsatajn buŝojn de ok infanoj en la hejmo. Dua diris, ke li jam antaŭe aŭdis pri tiaj almozpetistoj, kiuj, poste, eltroviĝis kiel aro da trompistoj. La tria, juna viro, donis al mi tri pencojn. Ĝuste kiam mi estis forironta, envenis kvara sinjoro. La molkora patro de la ok malsataj infanoj tuj ekkriis: — “Atendu momenton, fraŭlino.” — Kaj, sin turnante al la veninto, li diris: — “Ho, Stubbs, jen estas bona okazo montri vian malavarecon, vi ja lastatempe ruliĝis sur oro.” La nomito