Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/234

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
217
MIRINDA AMO

Ĉu vi rimarkas, ke la St. ĉe ‘Stubbs’ kaj ĉe ‘Street’; kaj la G. ĉe ‘Gallimore’ kaj ‘Georgo’ estas absolute la samaj? Mi gratulas vin. Nu, diru al mi, mi petas, ĉu vi donis al la donacintoj vian propran plenan nomon?

— Ne, sinjoro pastro, — respondis Flora, — mi nomis min Fratino Flora. Nur dufoje mi estis petata doni formalan kvitancon kun mia plena nomo, kaj, kompreneble mi subskribis ĝin: Flora M. Broadbent.

Doroteo Parkinson demandis:

— Ĉu vi ankaŭ vizitis la Pentuki’an kompanion ĉe la strato Cannon? Mi esperas, ke ne.

— Ne, fraŭlino, mia frato Leo citis tiun firmon, kiam li estis en Long-Seaton, kaj, feliĉe, mi rememoris tion.

Doroteo rigardis kun streĉa atento la vizaĝon de la juna fiegistino. Ŝi sincere admiris ŝiajn senartifikajn kaj dolĉajn trajtojn kaj ŝian kortuŝan sindonemon. Ŝi ne povis ne deziri, ke ŝia propra penado estus pli sukcesa; tamen, jam tute forlasinte la esperon kaj la neefektivigeblan deziron, iam gajni la amon de Vilfrido, ŝi eksentis, ke, vere, la afero disvolviĝas laŭnature. Eĉ forta deziro ekregis la knabinon, fari ĉion, por kunigi kaj feliĉigi tiujn du noblajn junulojn. Pastro Parkinson ankaŭ enpense kaj iom malgaje rigardis la knabinon en flegistina vesto. Kunsente li demandis ŝin:

— Kaj kion vi faris depost via grava eltrovo?

— Ho, — ekkriis responde Flora, — tio estis nur la unua ĉapitro de surprizoj. Nu, mi longe pripensis, kion mi nun devas fari. Intertempe unu el miaj koleginoj eltrovis por mi, kie sinjoro Stubbs loĝas; kaj la sekvintan tagon, kiam estis mia vico havi liberan posttagmezon, mi vagis, je la tria horo, en la ĉirkaŭaĵo de lia domo, ne sciante, kiel mi povos plie konatiĝi kun tiu viro. Mi silente preĝis, ke Dio gvidu min kaj montru al mi la vojon. Sinjoro Stubbs loĝas ĉe kvieta strato apud la ĉefvojo Goswell, ne malproksime de la malnova preĝejo de la Martiroj. La domoj tie estas iom grandaj sed malnovaj. Ŝajnas al mi, ke, en jaroj pasintaj ili estis