Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/235

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
218
MIRINDA AMO

okupitaj de bonhavecaj familioj, sed nun ili enhavas po du-tri neriĉaj familioj. La ĉirkaŭaĵo havas la aspekton de malzorgiteco, kaj multaj nebone vestitaj infanoj ludas sur la stratoj. Tie mi staris momenton ĉe stratangulo, enpense rigardante, je distanco de kelkdekoj da paŝoj, la domon, en kiu, laŭ mia informintino, loĝas sinjoro Stubbs, kvazaŭ la neinteresa fasado povus inspiri al mi ideon. Subite mi aŭdis akregan krion de infano, venantan el apuda arkaĵa pordego, en kiu ludis aro da infanoj sur ŝarĝveturilo. Kompreneble mi tuj alkuris por vidi, kio okazis. Kompatinda knabineto, kriplulino pro kurba spino, falis de l’ supro de la veturilo ĝis malglata ŝtona pavimo. Ŝi kuŝis, ĝemegante, inter la flanktimonoj, dum la ceteraj infanoj staris ĉirkaŭ ŝi senhelpaj kaj konsternitaj. Mi levis la knabineton de la tero kaj demandis la plejaĝan el ŝiaj kunuloj, kie ŝi loĝas. Tri-kvar ekkriis kune, ke ŝi loĝas ĉe la strato Union, tute apude, kaj elkuris por montri al mi la vojon. Tiel kortuŝita mi estis, ke mi ne tuj rimarkis, ke la domo, en kiun ni venas, estas ĝuste tiu, en kiu loĝas sinjoro Stubbs.

Unu el la infanoj ekkriis al virino, malsuprenkurantan la ŝtuparon, pala pro teruro: — “Ho, sinjorino Stubbs, via kompatinda Marinjo falis de ŝarĝveturilo de sinjoro Potter. Flegistino ŝin alportas ĉi tien.” — Mi proponis al la patrino, senvestigi la knabineton kaj prizorgi ŝin, kaj ŝi volonte akceptis mian helpon. Efektive ŝi tiel tremis pro teruro kaj eksciteco, ke ŝi ne povus ĝuste zorgi pri la infano. La dorso de la knabineto estis danĝere kontuzita, kaj, timante, pro certaj signoj, internan difekton, mi demandis la patrinon, ĉu ŝi konsentos, ke ŝia filineto transportiĝu al la hospitalo Guy. Komence ŝi ne volis aŭskulti, sed fine, kiam mi sciigis al ŝi, ke mia onklo estas ĉefdirektoro de la hospitalo, kaj ke mi mem venos por la infano en kaleŝo, ŝi konsentis. Do, ĉirkaŭ du horojn poste, la knabino enlitiĝis en nia infanfako. Ĉar ŝi sopire petadis, ke “la sinjorineto, kiu min alportis ĉi tien” venu al ŝi, mia onklo “oficiale” konsentis, ke mi ŝanĝu lokon kun unu el la infanfakaj