granda respekto kaj ŝajne sincera dankeco Mi pensas, ke li antaŭsentas la morton de la filineto kaj lia koro sekve estas tre mola.
— Mirindaj okazintaĵoj! — enpense diris sinjoro Parkinson.
Flora daŭrigis la rakonton:
— Sinjorino Stubbs ankaŭ vizitis sian filinon trifoje sola. Ŝi estas tre kompatinda malgaja virino, kies vivo estas unu longa sinsekvo de korpremoj. Ŝi estis tre komunikema kaj konfidema. Mi ne volas rakonti al vi ĉiujn ŝiajn ĉagrenojn, nur kelkajn, kiuj eble rilatas al nia esploro. Ŝia edzo pasigis multajn jarojn en Hindujo kaj li ĉiam parolas pri deziro ree iri al Kalkuto, kie, li diras, oni povas akiri riĉaĵojn dormante. Li estas tre malkontenta de sia nuna stato pro nesufiĉa salajro kaj premantaj ŝuldoj kaj li diradas, ke li devas enspezi pli da mono. Dum la lastaj ok jaroj li fariĝis pli kaj pli drinkema, kaj li bone scias, ke la kripleco de tiu knabino — unu el ses infanoj — estas kaŭzita de li, kiam li estis ebria. Antaŭ kelkaj monatoj — la virino supozas — li ricevis de iu mistera flanko sumon da mono, sed zorge evitis paroli pri tio. Malfeliĉe tiu ĉi mono faris al li nenian bonon; male li nur ebriiĝis pli ofte kaj pasigis pli multe da tempo for de la hejmo. Sinjorino Stubbs estas certa, ke tiu mono ne povis alporti al li benon kaj ke li mem ŝajne sentas tion.
Flora eksilentis kaj malrapide remetis la paperojn en sian valizeton. Sinjoro Parkinson demandis ŝin:
— Kion vi nun intencas fari?
Iom ŝanceliĝe la knabino respondis:
— Mi ankoraŭ ne decidis. Tio estas ja grava kaj malfacila afero, kaj mi devas esti singarda. Mi do venis por konsiliĝi kun vi, miaj bonkoraj amikoj. Sinjoro Stubbs ree venos hodiaŭ vespere sola por viziti sian filineton kaj mi volas, se oportune, venigi la aferon al la krizo. La demando nun estas: ĉu pli konsilinde estos paroli kun li sola, por eligi el li konfeson, aŭ en la ĉeesto de alia persono; ekzemple mia onklo. Aŭ, mi