Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/238

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
221
MIRINDA AMO

pensis, ke, eble, vi ne malkonsentus akcepti lin ĉi tie, por ke mi povu malfermi la temon en via ĉeesto. Verŝajne vi, kiel pastro, sinjoro Parkinson, igos lin pli konfesema, ol mia onklo. Mi ja deziras havi atestanton de lia konfeso.

Doroteo demande ekrigardis la penseman vizaĝon de la frato. Tiu ĉi post momento respondis:

— Mi, same kiel Doroteo — ĉu ne? — estus tre kontenta se tiu drameto ludiĝus ĉi tie en mia aŭ nia ĉeesto, sed mi tre dubas, ĉu tiu ĉi plano estas la plej konsilinda; efektive mi estas certa, ke ĝi ne estas saĝa. Multe pli facile estos por vi eligi el li konfeson, kiam vi estas solaj aŭ ĉe la lito de lia infano, ol en la ĉeesto de alia persono, eĉ se tiu persono estus pastro. Diru al li, ke lia ago preskaŭ rompis al vi la koron kaj tiun de via amato — pardonu, ke mi aludas tiun grandan sekreton — kaj certigu lin, ke neniu volas elmeti lin al danĝero. Konfesinte al vi kaj doninte al vi la nomon de la instiginto — ĉar ni ja supozas, ke li estis nur ilo en tiu afero — li eble konsentos ripeti ĝin, aŭ antaŭ via onklo aŭ antaŭ ni, se vi tiam dezirus tion.

Flora ekrigardis la parolinton kun miro. La rezonado de sinjoro Parkinson ŝajnis al ŝi tre saĝa, sed kial li diris kun ioma akcento “se vi tiam dezirus tion?” — Kompreneble ŝi deziros. Tamen ŝi ne petis klarigon, ĉar en tiu momento ŝi rimarkis, ke ŝia rakonto okupis pli longan tempon, ol ŝi kalkulis, kaj ke ŝi devas tuj adiaŭi siajn amikojn, por ke ŝi povu atingi la hospitalon antaŭ la alveno de sinjoro Stubbs.

La veturilo atendis ŝin ĉe la pordo. Atinginte la angulon de la strato Sta. Tomaso, en kiu troviĝas la hospitalo, ŝi forlasis la kaleŝon kaj daŭrigis la vojon piede, ĉar ŝi ne volis, ke ŝiaj kunflegistinoj sciu pri tiu privilegio.

Je la sama tempo, kiam Flora eniris la veturilon, kun la kapo plena de diversaj antaŭsentoj, ŝia frato Leo, vestita per peza mantelo kaj kun mola ĉapelo tirita sur la okulojn, eniris la privatan oficejon de sinjoroj Kettle