Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/239

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
222
MIRINDA AMO

kaj Tritton. Lia vizaĝo aspektis malserene kaj zorgolace. Li jam ne renkontis la du direktorojn de la tago, kiam la furioza sceno okazis inter li kaj ili en la juĝeĵo, kaj li ne atendis afablan akcepton. Sinjoro Tritton, videble subpremante eksplodon de kolero, malvarme diris:

— Vi insiste deziras paroli kun ni pri urĝa afero, sinjoro advokato. Nur urĝega, nin koncernanta afero konsentigus nin.

Leo Broadbent malfermis sian mantelon, eksidis sur seĝon kaj ĵetis sian ĉapelon sur la plankon:

— Mia vizito koncernas vin same kiel min, — li diris, — do, penu esti ĝentilaj kaj prudentaj.

— Bone, — akre ekparolis sinjoro Kettle, — viaj vortoj estu malmultaj.

Ne atentante tiun ĉi diron, Leo Broadbent daŭrigis:

— Mi havas kaŭzon por pensi, ke tiu viro Stubbs povas esti alkondukita al konfeso, ke li skribis la hindustanajn leterojn, kaj ke la viro nomita kiel instiginto estas senkulpa, kaj . . .

— Tio estas via afero, sinjoro advokato, — seke interĵetis sinjoro Kettle.

— Tre vere, — rediris la juristo kviete, — sed ankaŭ la nomo de la Pentuki’a kompanio povus esti implikata en tiu ĉi afero. Certe estas, ke princo Kunwar Kriŝna sciiĝos pri la rolo, kiun vi ludis en tiu komedieto.

— Ba! — malestime diris sinjoro Kettle, — Kunwar Kriŝna bone divenis, kiun rolon ni ludis. Sed kio supozigas vin, ke Stubbs perfidos?

— Sinjoro Gallimore, la kulpigito pri la ŝtelo, forlasis la landon nelonge post la disvastiĝo de la famo, supozeble naŭzita de la malboneco de siaj samlandanoj. Nu, lia amatino, sprita junulino, venis de l’ kamparo al Londono kun la intenco klopodi por pruvi lian senkulpecon. Ŝi fariĝis flegistino en la hospitalo Guy kaj tuj komencis procedojn.

— Sinjoro Tritton interrompis lin: Kiel vi eltrovis tion?

— Por esti ĉiam informata pri ŝiaj agoj mi amindumis