kiu enhavis en si kortuŝan, signifoplenan malĝojon, — la patrino ĉiam suferas kapdoloron kaj . . . . tre ofte . . . . ŝi ne povas toleri mian kuneston en la ĉambro. Neniu en la domo multe zorgas, ĉu mi venas hejmen frue aŭ malfrue. Ĝis lasta Pasko mi havis guvernistinon tre karan, sed nun mi ne plu havas. Mi ne scias kial. Nun mi iradas ĉiutage al maljuna fraŭlino Thomlinson, kiu donas al mi lecionojn.
En tiu tempo la du infanoj atingis la ĉefvojon, kondukantan al areto da laboristaj dometoj ĉe la fino de la vilaĝo kaj de tie, trans rivereto, preter la malnova domo, kie loĝis la juristo Broadbent. Ankoraŭ tenante la manon de la knabino, Vilfrido Gallimore diris karese:
— Nu, Flora, kuraĝiĝu. Mi esperas, ke via patrino baldaŭ resaniĝos, kaj ke oni donos al vi novan, karan guvernistinon. Nun mi jam devas foriri, ĉar niaj hejmoj troviĝas ja je la plej malproksimaj finoj de Long-Seaton. Adiaŭ.
— Adiaŭ, Vilfrido, — diris la infano ŝanceliĝe, penante havi gajan aspekton, — kaj mi tre, tre dankas vin. Ŝajnis, ke ŝi volas diri ion plu, tamen ŝi ne diris kaj foriris enpense. Kelkafoje ŝi rigardis returne al la hejmeniranta knabo.
Tiu ĉi renkonto estis por la infano grava okazintaĵo, kiu donis al ŝi dolĉan esperon al amikeco, pri kiu ŝia soleca, infana koro forte sopiris. Ŝi venis en la mondon, kiam la plej juna el la tri knaboj de la familio havis jam la aĝon de ses jaroj. Ŝia alveno estis ne nur nedezirita, sed ĝi kaŭzis la morton de la patrino. Du jarojn poste la patro ree edziĝis. La nova, tridekkvin-jara patrino, post naskiĝo de senvive naskita infano — ŝia sola — fariĝis homevitema suferantino de nerva malsano. La patro, tre multafera homo, ne trovis multe da tempo por dediĉi al sia filineto, kvankam li tre amis ŝin. La du pli junaj knaboj estis nun kadetoj en markolegio kaj pasigis nur sian libertempon en la hejmo. La plej aĝa frato, Leo, estis fininta universitatan kurson en Oksfordo kaj ĵus komencis juristan karieron en Londono. Li