unu el ŝiaj kunflegistinoj, kiu estas fratino de mia dommastrino.
— Kiu estas la nomo de tiu ĉi sindonema amantino? — demandis sinjoro Tritton.
— “Fratino Flora” oni nomas ŝin.
— Ĉu vi konas ŝin persone, intime? — plue demandis la sama sinjoro indiferente.
— Ne; nur supraĵe.
— Mensogulo! vive ekdiris sinjoro Kettle.
Nesenteme, laŭ ŝajno, Leo Broadbent rediris: —
— “Ĝentiluloj renkontiĝas; komplimentoj interŝanĝiĝas.” Nu, mi ne scias, kiel ŝi tion efektivigis, sed iel ŝi konatiĝis kun Stubbs.
— Ekrigardante sian kundirektoron kun sarkasma rideto, sinjoro Tritton interrompis la parolanton:
— Ni povus sciigi al vi, kiel.
— Nu, kiel?
— Via fratino — almenaŭ parencino via — fraŭlino Flora M. Broadbent faris monkolekton ĉe ĉiuj en Londono, kiuj havas aferon kun Hindujo, petante la donacantojn, ke ili bonvolu aldoni al sia nomo kelkajn hindustane skribitajn vortojn de kuraĝigo por la malfeliĉaj, pro malsatego suferantoj en tiu lando.
— Ĉu ŝi ankaŭ vizitis vin? — demandis Leo Broadbent.
La dika komercisto respondis, alprenante saĝan mienon:
— Ne. Nin, unu el la plej gravaj kaj riĉaj kompanioj hindaj, ŝi preterpasis; kaj tio ja estis tre signifoplena.
La juristo aspektis maltrankvile spite sia penado konservi eksteran trankvilecon. Post momenta pripenso li demandis:
— Ĉu do, eble, la princido postlasis tiujn leterojn? Kaj, se jes, kun kiu?
— Sinjoro Kettle eklevis la ŝultrojn kaj respondis:
— Mi ne scias; kaj estas por ni indiferente, kun kiu. Daŭrigu.
— Mi nur scias, ke Flora iris persone por venigi per kaleŝo unu el la infanoj de Stubbs al la hospitalo. Li