Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/241

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
224
MIRINDA AMO

kaj lia edzino kelkafoje vizitis la infanon, kiu estas sub la speciala zorgo de fratino Flora; kaj, ŝajne, ili jam bone amikiĝis.

— Kiam vi lastfoje vidis vian — ĉu mi diros? — fratinon? — demandis sinjoro Kettle.

— Hodiaŭ matene. Mi estas certa, ke ŝi ankoraŭ havas nenian suspekton rilate min, tamen . . . kompreneble, mi sentas min iom maltrankvila.

Sinjoro Kettle ree parolis, malvarme kaj ŝajnigante indiferentecon:

— Kompreneble. La afero ja aspektas por vi iom malbele, sinjoro advokato. Evidente vi ne ludis viajn kartojn sufiĉe lerte.

— Eble ne.

Leo Broadbent koleretiĝis pro la supereco pri sagaceco, pretendita de tiuj nuraj komercistoj, sed, alprenante la saman malvarman, indiferentan tonon, li diris plue:

— Sed mi timas, ke la malkaŝiĝo de mia kulpeco samtempe evidentigos vian kunkulpecon.

Sinjoro Tritton videble fariĝis maltrankvila kaj estis elĵetonta iun insultan parolon, kiam sinjoro Kettle ekdiris kun mordanta sarkasmo:

— Via maltrankvilo rilate nian bonstaton, sinjoro advokato, estas kortuŝa; sed trankviligu vin; sinjoro Stubbs ne perfidos nin. Li ne estas tia putra idioto.

La unuan fojon Leo Broadbent iomete altigis la voĉon, dirante:

— Sed, en la okazo, se li perfidos min, mi perfidos vin; ĉu vi komprenas, sinjoro Kettle?

Sinjoro Kettle ridetis serene kaj, eklevante la ŝultrojn, respondis:

— Plene, sinjoro, plene. Post kiam vi, per via propra malsaĝeco, ruinigos vian tutan karieron, putrigos vian reputacion kaj post kiam vi elmontros vin antaŭ la tuta mondo kiel aĉa diableto el infero, oni ne malŝparos grandan atenton por viaj deliraĵoj. Kompreneble, ni absolute malkonfesos ĉion, mia amiko, ĉion; ĉar dank’ al nia antaŭzorgo, pruvojn vi tute ne posedas.