vizitis la hejmon pli ofte, sed li estis por Flora nesimpatia kaj ne multe atentis sian malgrandan fratinon.
La vivo de la knabino, do, ne estis feliĉa. Ŝia sentema, impresebla koro estis naturdotita de granda amemo, por kiu ŝi ne trovis taŭgan objekton, kaj sentis ne malpli grandan deziron esti amata, kiun neniu tute plenumis. Tiel ŝia animeto malsatis. Al preskaŭ neniu el siaj konatoj ŝi povis konfidi ĉiujn siajn infanajn ĉagrenojn; neniu plene komprenis ŝian promesoriĉan karakteron. Ne estis do mirinde, ke ofte ŝi sentis sin soleca kaj ke, kelkfoje, ŝi fariĝis malgaja kaj plendema. Ŝia sola konsolaĵo tiam estis ŝiaj libroj. Pro manko de vivantaj personoj, kiujn ŝi povus laŭeme ami kaj admiri, ŝi serĉis kaj trovis en la libroj herbojn kaj heroinojn, kiujn ŝi amis kaj admiris kaj al kiuj ŝi image konfidis siajn malgrandajn infanajn sekretojn.
• • • • • •
Dum Vilfrido Gallimore amikiĝis kun la knabino el “Bourne Hall,” li estis la temo de iom akra disputo, okazanta en la hejmo inter liaj solaj kunvivantoj, sinjoro Hutton — aŭ, por doni al li lian plenan titolon, doktoro de filozofio Silaso Hutton — kaj ties domistino, sinjorino Jenkins.
La vilaĝa lernejestro estis en sia studejo aŭ muzikejo, la plej granda ĉambro en komforta domo. Unu rigardeto sufiĉus por diveni, ke la okupanto de tiu ĉambro estas muzik-entuziasmulo kaj sciencamanto. Ĝi enhavis, krom du kordinstrumentoj, belan, malfermitan pianon, sur kies supro troviĝis marmoraj bustoj de Mozart kaj Beethoven. La murojn preskaŭ kovris portretoj de komponistoj, bildoj, prezentantaj scenojn el la vivo de muzikistoj kaj kelke da enkadrigitaj aŭtografoj, originalaj komponaĵoj de famaj verkistoj k.t.p. Tie ĉi kaj tie, sur ŝranko, sur bretoj kaj tabuletoj oni vidis multajn diversspecajn objektojn natursciencajn. En la ĉambro regis fraŭla malordo. Ĉie, sur sofo, seĝoj, sur la piano kaj la planko kuŝis aroj da muzikaj kajeroj. Meze