Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/251

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
234
MIRINDA AMO

— Vi povas senrezerve kalkuli ankaŭ je mia helpo, — aldiris Filipo Parkinson varme.

— Dankon, dankon, karaj amikoj, — fervore diris la kuracisto, — mi atendis tion kaj mi estos al vi tre danka pro via helpo. Ankaŭ mi, sinjoro pastro, zorge avertis Flora’n pri la grandaj danĝeroj, kiujn tia esploro prezentos, kaj longe mi kontraŭstaris ŝiajn petegojn. Sed ŝi estis tiel malfeliĉa, ke fine mi venkiĝis per ŝiaj larmoj — la plej danĝera armilo de virinoj, sinjoro pastro — kaj permesis, ke ŝi starigu tiun monkolekton. Ho, mi ne povas diri al vi, kiom tiu ĉi malfeliĉaĵo maltrankviligas min.

De l’ komenco fariĝis evidente por Filipo kaj Doroteo, ke tiu ĉi sortobato konfuzegis tiun faman, lertan kuraciston. En la plenumado de siaj profesiaj devoj li estis ĉiam decidema, energia kaj saĝa, sed nun li fariĝis ŝanceliĝema kaj nedecidema. Post kiam la gefratoj sciigis al la direktoro tiom, kiom ŝajnis al ili konvena, tiu ĉi konigis al ili jenajn postajn okazintaĵojn: iom antaŭ la kvara horo, la pasintan tagon, sinjoro Stubbs ree vizitis sian filinon kaj havis longan interparolon kun Flora. Unu el la ceteraj flegistinoj preterpasis en la koridoro, kiam la viro adiaŭis Floran, kaj ŝi rimarkis, ke ili ambaŭ estas ekscititaj kaj tre malgajaj. Ili disiĝis tre amike. Ĉirkaŭ unu horon poste alia kunflegistino transdonis al ŝi letereton, kiun ŝi ricevis de nekonata viro staranta apud la ekstera pordego. Inter la sesa horo kaj kvarono post la sesa la pordisto vidis la knabinon rapide trapasantan la pordegejon, vestita per la kapoto, kiun ŝi surhavis, alvenante de Long-Seaton antaŭ ok monatoj. Ĉar la kapuĉo kovris ŝian kapon, li ne povis vidi la vizaĝon, sed la viro estis tute certa, ke tio estas fratino Flora. Ŝi evidente deziris eviti esti rekonita, kaj la pordisto, sciante, ke ŝi estas la nevino de l’ direktoro, ne alparolante, lasis ŝin eliri. Je la sepa akurate amiko de doktoro Graham, farmaciisto, kiu loĝas ĉe la strato Newington Butts kontraŭ la preĝejo Sta. Georgo, ekvidis la knabinon