Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/257

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
240
MIRINDA AMO

Theobald, flanke de la hotelo “Ruĝa Leono.” Sciigu al li, kiom vi volas — nenion se vi preferus — kaj petu lin, ke li bonvolu viziti nin morgaŭ matene kiel eble plej frue ĉe la pastrejo Sta. Kutberto en Aldgate. Kaj vi, ĉu vi povos veni por interkonsiliĝi kun mia frato, pastro Parkinson, kaj mi? Je la deka horo? Dankon.


— Ĉu sinjoro Broadbent estas hejme, sinjorino? — demandis Doroteo la dommastrinon de la juna advokato.

— Ne, sinjorino, — respondis la virino, — li iris al sia klubo. Li iras tien ĉiumerkrede.

— Ĉu li vizitis la klubon hieraŭ vespere?

— Ne, li restis hejme hieraŭ nokte.

— Ĉu vi bonvole diros al mi, kiam sinjoro Broadbent revenis hejmen hieraŭ vespere, sinjorino Sharpe?

Sinjorino Sharpe rigardis la demandantinon kun miro kaj malplezuro:

— Ĉirkaŭ la sepa horo, mi pensas, — ŝi respondis malafable. Sed, ĉu mi povas scii, kiu vi estas, kiu faras tiom da demandoj pri sinjoro Broadbent?

— Ho, jes, — respondis Doroteo ridetante, — mia nomo estas Parkinson, fraŭlino Doroteo Parkinson. Ni estas malnovaj amikoj liaj, vi scias. Ĉu la klubo, al kiu iris sinjoro Broadbent, estas la Konstitucia Klubo en Pall Mall? Dankon. Bonan nokton, sinjorino Sharpe.

La dommastrino mire rigardis la figuron malaperantan tra la koridoro:

— Stranga knabino! — ŝi diris al si en la pensoj. — Tro milda kaj serioza, por esti flirtulino. Impona personeco, eleganta kaleŝo kaj tre simpla vesto; strange!

Duonhoron poste Doroteo demandis livree vestitan pordiston de la Konstitucia Klubo, ĉu sinjoro advokato Broadbent estas ĉi tie.

— Jes, sinjorino, — respondis la pompa livreulo, scivoleme rigardante la venintinon de l’ kapo ĝis la piedoj, — volu eniri tiun ĉi antaŭĉambron kaj volu sidiĝi. Kiun mi anoncos?

— Fraŭlinon Parkinson.