Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
9
MIRINDA AMO

de senorda amaso da kajeroj staris sinjoro Hutton, aspektante malbonhumora pro tio, verŝajne, ke li ne povas trovi ion, kion li serĉis.

La eksteraĵo de tiu viro estis iom stranga. Lia fizionomio estis, spite nekombitaj haroj kaj senzorge tondita barbo, tiu de intelektulo. Li estis vestita per malnova, nigra surtuto kaj nigra, sakforma kaj tro longa pantalono, kies malsuproj pendis je malelegantaj faldoj sur liaj malnovaj, senkalkanaj pantofloj. Li faris sur fremdulon la impreson de pensemulo kaj artisto, kiu estas tute indiferenta pri tio, kion oni pensas pri li. Li ĵus ekgenuis por traserĉi aron da kajeroj kuŝantaj sur la planko, kiam envenis lia domistino, portante plenbrakon da knabaj vestoj. Ŝi estis malgrasa, mezaĝa virino de iom ŝanĝiĝema humoro: jen aminda kaj zorgema, jen koleretema kaj diskutema, sed ĉiam fidela. Hodiaŭ vespere ŝi aspektis malkontenta, ekkolerema.

— Sinjoro Hutton, — ŝi diris, — rigardu tiujn ĉi vestaĵojn de Vilfrido. Mi jam ne povas dece fliki ilin nek plilongigi. La knabo kreskas tiel rapide en la lasta tempo. Vi devas venigi la tajloron por mendi por li novajn vestojn.

— Tre bone, — Sinjoro Hutton respondis distrite kaj daŭrigis la serĉadon.

— Ho, jes: “tre bone,” sinjoro Hutton, mi bone scias, kion tio signifas. Mi hontus lasi la knabon iradi en tiaj eluzitaj vestoj. Se vi estas indiferenta pri via eksteraĵo, tio estas via propra afero; sed, vere, estas hontindaĵo devigi la karan knabon iradi en pantalono kaj jako, kiuj estas tro mallongaj je coloj. Kaj tian karan knabon kun lia deveno, pri kio . . . .

— Ho, sinjorino Jenkins, ne estas necese koleri nek esti drameca. Mi prizorgos la aferon. Kial, do, tiom da bruo? Knaboj estas tute same feliĉaj en mallonga pantalono, kiel en longa. Oni supozus, ke mi ne amas la knabon. Li estas por mi pli kara, ol vi povas imagi.

— Mi tute ne volas supozi tion, kaj . . . . mi ne koleras, sinjoro Hutton, — respondis la domistino, sin