Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/260

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
243
MIRINDA AMO

— Nu, — ŝi demandis akre, — kio okazis?

— Kompreneble mi penis konsentigi ŝin silenti pri tio, kion ŝi eltrovis.

— Kompreneble; kaj vi minacis ŝin per danĝeraj sekvoj.

— Mi prezentis al ŝi la gravecon de . . .

— Ne, ne, pli ol tion; vi minacis ŝin per persona venĝo.

— Mi ne faris tion . . .

— Sinjoro Broadbent, — diris Doroteo kun intensa seriozeco, — mi avertas vin la lastan fojon. Eldiru la tutan veron, ĉar mi plene decidiĝis ĝisfunde sondi tiun ĉi aferon. En la okazo se vi malhelpus min, mi tute, senkompate ruinigus vian karieron. Min ne influos profamiliaj konsideroj nek tia noblanimeco, kia igis sinjoron Gallimore forlasi sian patrujon kun rompita koro, kun malhonorita nomo, plivole ol sin venĝi kaj elaĉeti sian honoron je l’ kosto de la honoro de la knabino, kiun li pasie amas, kaj de tiu de ŝia tuta familio. Nobla, senkompara viro, kies ŝuojn vi ne indas mallaĉi! Nu?

La brusto de Leo Broadbent forte laboris. Sub la influo de la mordantaj vortoj kaj la brulanta malestimego de la altanima virino antaŭ si, li iom post iom sentis la malnoblegecon de sia ago. Tiam, la unuan fojon, li mallevis la kapon. Malgaje kaj pli humile li diris:

— Mi povus diri nenion plu, eĉ se ĉi tio estus la lastaj vortoj, kiujn mi eldiros en tiu ĉi mondo: mi ne scias, kie mia fratino nun estas. Ŝi ektimiĝis pro miaj vortoj kaj subite forkuris. Aŭdante de mia onklo hodiaŭ matene, ke Flora ne revenis en la hospitalon, mi treege bedaŭris, ke mi parolis al ŝi malĝentile.

— Kial, do, vi estas ĉi tie, verŝajne ludante kartojn, anstataŭ serĉi ŝin?

— Verdire, fraŭlino Parkinson, mi nur plenumas gravan, devigan renkonton ĉi tie kun Kolonelo Sir Antono Bertram, kiu promesis al mi sian helpon okaze de la venonta parlamenta elektado en Romfordo. Post kelkaj minutoj mi intencis viziti mian onklon en Ken-