Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/265

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
248
MIRINDA AMO

estas tro lacegaj kaj ne povus fari la vojaĝon sen longaj haltoj. Mi atingos Londonon pli frue vojaĝante per la poŝtveturilo. La poŝto de Lewes al Londono ankoraŭ ne trapasis tiun ĉi haltejon kaj certe venos post kelkaj minutoj.

— Bone, laŭ via bontrovo; vi pli bone scias pri tio.

Doroteo rakontis al la fidela, feliĉa servisto, kio okazis post ilia disiro, por serĉi en malsamaj partoj de la urbeto kaj adiaŭis lin, dirante: — Ĝis la revido do, Johano. Mi atendos tie ĉi ĝis Doktoro Graham venos por forkonduki nin.

• • • • • •

Doroteo sidis ĉe fenestro en granda, malnovmode, sed komforte meblita ĉambro en la hotelo je “La Blanka Cervo.” Sur kanapo apud gaje brulanta fajro kuŝis Flora, envolvita en varmaj ŝaloj, dormante. Dum longa tempo silento regis en la ĉambro, rompata nur de regula tik-takado de granda, en angulo staranta horloĝo kaj de la mallaŭta spirado de la dormanta knabino. La okuloj de la virino, sidanta ĉe la fenestro rigardis, sed preskaŭ ne vidis, belan vintran vidaĵon. Subiranta suno rozkolorigis la suprojn de neĝokovritaj arboj. Ankaŭ ekstere regis reviga silento. Tio estis la unua okazo, kiun havis Doroteo por esti sola kun siaj propraj pensoj. La pasinta semajno estis tro plena de konfuzegaj ekscitoj, kaj nun, post tiu trostreĉiteco sentiĝis kontraŭago. Silentaj larmoj malpezigis la troplenan koron kaj iom post iom serenigis ĝin.

Kia ŝanĝo okazis en ŝia vivo kaj en ŝia koro! Nun, reveme, senpasie, ŝi rigardis returne tra la tempo-aleo de la lastaj sep-ok monatoj kaj benis Dion pro tiu ŝanĝo. Ŝia amo al Vilfrido Gallimore ne estis malpli forta ol antaŭe, sed la fajro jam elbrulis; la amdoloro forpasis, postlasante nur deziregon feliĉigi lin kun tiu dolĉa, aminda knabino. Ankoraŭ la larmoj fluetis, naskitaj de stranga amaso da emocioj: feliĉeco, neklare sentitaj aspiroj kaj malpleneco en la profundo de l’ koro. Nova,