Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/266

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
249
MIRINDA AMO

dolĉa ambicio ekplenigis ŝin: esti bona kaj utila kaj dediĉi sian vivon al bonfarado kaj al feliĉigado de aliaj koroj. Tiel la lastaj larmoj fariĝis larmoj de ĝojo kaj plena kontenteco.

— Fraŭlino Parkinson!

Doroteo ekrigardis returne: — Nu, karulino? Nomu min Doroteo.

— Bone, kara Doroteo, venu kaj eksidu apud la fajro; mi timas, ke al vi estas malvarme ĉe la fenestro. Ni babilu. Ho! Vi verŝis larmojn? Kial?

— Ĝojolarmoj, mia kara. Ĉu vi nun sentas vin pli fortika?

— Jes, dankon, Doroteo, sed, ho! la tuta malĝoja afero revenadas al mi kiel malbelega sonĝo, ĉiam pli viveca!

— Mia kara Floro, — diris milde la pliaĝa knabino, — ne pensu pri tio. Poste, kiam vi estos pli fortika kaj pli trankvila, vi havos sufiĉe da okazoj por pripensi tiujn okazintaĵojn. Sendube ili tiam ne aspektos tiel teruraj. Via sola tasko nun estas rapide resaniĝi.

— Sed mi imagadas, ke Leo volis mortigi min.

Rapide Doroteo rediris:

— Ne, ne, karulino. Mi parolis kun li la sekvintan tagon. Li nur volis iom timigi vin por devigi vin promesi, ke vi silentos. Poste li forte bedaŭris sian senpripensan konduton. Sed nun, Flora, mi tute malpermesas al vi daŭrigi tiun temon; diru al mi, plivole, kie nun estas via Vilfrido, kaj kiel li fartas.

Flora volonte ŝanĝis la temon.

— En Frankfurt-am-Main, mi pensas, — ŝi respondis post momento, kvazaŭ ŝi penis refreŝigi al si la memoron.

— Ĉu vi, do, ne regule interkorespondas? La knabino ekĝemis:

— Ne, — ŝi diris malgaje, — depost nia lasta renkonto t.e. depost tiu malfeliĉa afero, mi nur aŭdis de li pere de fraŭlino Lambert. Li volis, kontraŭ mia deziro, liberigi min de mia ampromeso tiel longe, kiel tiu malbela makulo restos sur lia nomo. Li pasigis kelkajn monatojn en