Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/269

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
252
MIRINDA AMO

— Trankviliĝu, mia karulino, vi baldaŭ estos pli forta kaj feliĉa, kaj la tuta travivaĵo estos nur rememoro pri malbela premsonĝo.

Fine la knabino balbutis:

— Ho, kara onklo, kia terura travivaĵo ĝi estis! Mi tute forgesis ĉion. Mi eĉ ne povis rememori mian nomon; de kie mi venis kaj kio okazis al mi; nenion. Mi volis kuri al vi, mi estis tiel konsternita; sed, subite, mi ne scias kiel tio fariĝis, ĉio en mia kapo estis malplenaĵo. Ho, mi ne povus priskribi . . .

— Mi ne volas, ke vi priskribu nuntempe; poste vi povos rakonti al ni, kio okazis. Nu, — li aldiris ridetante, — vi eĉ ne demandis min, ĉu mi jam temanĝis. Mi certigas vin, knabinoj, ke mi tre malsatas, kaj varma taso da teo estos bonvena.

— Sonorigu, Doroteo, mi petas; — gaje diris Flora, — la teo estos baldaŭ preta. Kaj mi ankoraŭ ne dankis vin, mia kara onklo, pro via amindeco veni ĉi tien en tia vetero. Sidiĝu ĉi tie sur la kanapon kaj varmigu vin. — Kuŝigante la kapon sur la bruston de la maljunulo, ŝi diris: — Mi tiom ĝojas, ke vi venis.

Ĉar neniu respondis la sonorilon Doroteo eliris por prizorgi la temanĝon kaj por lasi onklon kaj nevinon solaj dum kelkaj minutoj. Kiam ŝi revenis kun servistino, portanta lampon, la kapo de la knabino ankoraŭ kuŝis sur la brusto de la maljuna viro, kies brako ame premis ŝin al sia flanko. — Jes, karulino, — Doroteo aŭdis lin diri, — onklino Suzano tre deziris akompani min, sed mi ne povis permesi, ĉar ŝia farto ne estas sufiĉe bona. Ŝi komisiis al mi ŝarĝojn da amaj parolsendaĵoj kaj aron da objektoj, kiuj ankoraŭ sin trovas en mia valizo.

Dum la temanĝo doktoro Graham kaj Doroteo penis por gajigi la konversacion kaj turni la pensojn de Flora for de la travivitaĵoj de la lastaj semajnoj. Nelonge post la manĝado ŝi montris signojn de laciĝo kaj, laŭ konsilo de l’ onklo, sin retiris por kuŝiĝi. Nun doktoro Graham ree fordonis sin al malĝojo. La penado aspekti facilanima, kiam lia koro brulis pro indigno kaj premiĝis