Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/270

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
253
MIRINDA AMO

pro doloro kaj honto, forte streĉis lian cerbon. Maltrankvile irante tien kaj reen tra la ĉambro li donis liberecon al siaj sentoj kaj pli ol unu fojon eldiris firman intencon zorgi, ke lia nevo ne ĝuu la profiton de siaj friponaĵoj. Doroteo ne povis sin deteni diri:

— Ĉu vi nun komprenas, doktoro Graham, kial Vilfrido Gallimore preferis forlasi sian amatinon kaj ekziliĝi? Li ja sciis de l’ komenco, kiu estas la kalumniinto kaj la vera krimulo. Mi neniam renkontis pli noblan, altaniman viron. Aldonu al tio, ke li estas tre lerta homo, kun delikate kulturita intelekto kaj alloga, vireca eksteraĵo, kaj vi ne miros, ke Flora amas lin per tuta sia pura, knabina koro. Sed ŝiaj gepatroj estas fieraj kaj neniam konsentos akcepti lin kiel svatiĝanton tiel longe, kiel tiu malbela makulo restas sur lia nomo aŭ tiel longe, kiel Leo povas malhelpi ĝin.

— Lasu tion al mia zorgo, mia kara juna amikino, — rediris la kuracisto, — mi certigas vin, ke mi ne restos senutila rigardanto, kiu permesas, ke du noblaj koroj rompiĝu. La fripono! Sed nun, — li diris, kvazaŭ perforte sin eltirante el siaj malgajaj pensoj, — mi petas, ke vi havu la komplezon iri kun mi al tiuj bonaj preĝejservistoj kaj al tiu maljuna pastro, por ke mi povu persone danki al ili pro iliaj bonkoraĵoj al mia karega nevino. Poste ni ree detale priparolu tiun teruran aferon. Multajn detalojn mi ja ankoraŭ ne tute komprenas.

La sekvintan tagon Flora sentis sin multe pli sana, tiel ke ŝia onklo permesis al ŝi partopreni la matenmanĝon en la komuna ĉambro, varme envolvite en lana ŝalo kaj sidante apud la kameno.

— Aŭskultu, virineto, — diris doktoro Graham dum la ĉetabla interparolado, — fraŭlino Parkinson kaj mi, kiel viaj flegistino kaj kuracisto, priparolis hieraŭ vespere vian staton. Bedaŭrinde miaj direktoraj devoj ne permesas al mi resti kun vi pli longe; mi vojaĝos hejmen per la hodiaŭa poŝtveturilo, kiu trapasos tiun ĉi urbeton je la deka horo kaj duono. Via netaksebla amikino bonkore proponis resti kun vi tiel longe, kiel